Distrikto Unterallgäu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj datumoj
Provinco: Bavario
Distriktaro: Ŝvabio
Administra centro: Mindelheim
Areo: 1 229 km²
Loĝantoj: 150 068
(fine de decembro 2022)
Loĝodenso: 110 loĝantoj po km²
Aŭtokodo: MN
Oficiala kodo: 09778
Distrikta organizo: 52 komunumoj
Adreso de la
administrejo:
Bad Wörishofer Str. 33
87719 Mindelheim
Oficiala retejo: www.unterallgaeu.de
Politiko
Administra ĉefoficisto: Hans-Joachim Weirather (Freie Wähler)
Mapo
distrikto Unterallgäu

La distrikto Unterallgäu (Malsupra Algovio) situas centre en la administra distriktaro Ŝvabio de la federacia lando Bavario de Germanio. La distrikto apartenas al la regiono Danubo-Iller, kiu kovras teritorion kaj de Baden-Virtembergo kaj de Bavario. Fine de decembro 2022 la distrikto havis 150 068 loĝantojn.

La najbaraj distriktoj estas: nordokcidente la distrikto Neu-Ulm, norde la distrikto Günzburg, nordoriente la distrikto Augsburg; oriente kaj sudoriente la distrikto Ostallgäu, sude la distrikto Oberallgäu, okcidente la baden-virtembergaj distriktoj Ravensburg kaj Biberach.

La eksklavo Buxheim estas okcidente separita de la resta distrikta areo per la eksterdistrikta urbo Memmingen.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La suda distrikta regiono apartenas al verdlanda zono de la antaŭalpa monteta tereno, la norda parto al la Iller-Lech-plato de la ŝveba-bavara monteta tereno. La distrikto havas okcidente kun la rivero Iller [iller] kaj oriente kun la rivero Wertach [vertaĥ] du naturaj limoj, kiuj kiel limriveroj nur iomete devias de la veraj distriktaj limoj.

La areo de la distrikto entenas 1.230,33 km². Kun tio ĝi estas la 19-a plejgranda inter la 71 bavariaj distrikto, en la distriktaro Ŝvabio ĝi estas la 4-a inter la 10 distriktoj. La plej granda nord-sud-dilato estas 54 km (Haselbach - Legau), la plej granda okcident-orienta dilato estas 44 km (Heimertingen - Amberg). La ununura ankoraŭ senkomunuma areo estas la arbaro de Ungerhausen kun areo de 3,26 km². La plej norda vilaĝo de la Unterallgäu estas Pleß.

La distrikta areo entenas la kvar longvaloj de la riveroj Iller, Günz, Mindel, kaj Wertach. Inter ili troviĝas ofte arbaraj finmorenoj el la glaci-epoko.

Naturo kaj naturprotektado[redakti | redakti fonton]

La naturparko Augsburg-Okcidentaj Arbaroj, kiu sude etendas ĝis Türkheim [türkhajm] kaj entenas la bela regiono Stauden [ŝtaŭden], situas kun unu dekono de sia areo en la distrikto Unterallgäu.

Naturprotektadaj regionoj
Marĉo Benninger Ried [beninger rid] 22 ha
Marĉo Hundsmoor [hundsmor] 21 ha
Musko-herbejo Pfaffenhauser Moos [pfafenhaŭser mos] 51 ha
Pejzaĝprotektadaj regionoj
Ambaŭflanke de la rivero Iller [iller] 800 ha Valo Mühlbachtal [mülbaĥtal] 700 ha
Suba Iller apud Kardorf 80 ha Arbaro Hochfirst [hoĥfirst] 600 ha
Sude kaj oriente de la rivero Iller 170 ha Apudriveraj herbejoj Wertachauen [vertaĥ-aŭen] 800 ha
Apudriveraj herbejoj Illerauen [iller-aŭen] norde de Buxheim 400 ha

Naturmonumentoj kaj pejzaĝaj elementoj
La listo de naturmonumentoj mencias pli ol 100 naturmonumentoj, kiujn neniu rajtas ŝangi. La plej gravaj estas:

Ravino Aurikelschlucht [aŭrikelŝluĥt] Deklivo Leinhang [lajnhang]
Flora herbejo Goßmannshofen [gosmanshofen] Fontoj de Weiherbrunn [wajerbrun]
Geologiaj orgenoj

Historio[redakti | redakti fonton]

Disvolvigo de la loĝantaro[redakti | redakti fonton]

la 17-an de majo 1939 78.132
la 13-an de septembro 1950 117.358
la 06-an de junio 1961 104.927
la 27-an de majo 1970 111.531
la 25-an de majo 1987 115.770
la 31-an de decembro 1990 121.157
la 30-an de junio 2006 135.792

Politiko[redakti | redakti fonton]

Edukadaj institucioj[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ ekster la distrikto bone konata estas la Maristenkolleg en Mindelheim.

Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Urboj kaj komunumoj[redakti | redakti fonton]

urboj

  1. Bad Wörishofen (13.909)
  2. Mindelheim (14.162)

Foiraj komunumoj

  1. Babenhausen en Ŝvabio (5.284)
  2. Bad Grönenbach (5.160)
  3. Dirlewang (2.123)
  4. Erkheim (2.987)
  5. Kirchheim en Ŝvabio (2.544)
  6. Legau (3.102)
  7. Markt Rettenbach (3.701)
  8. Markt Wald (2.319)
  9. Ottobeuren (8.048)
  10. Pfaffenhausen en Ŝvabio (2.367)
  11. Türkheim (6.642)
  12. Tussenhausen (2.963)

senkomunuma areo

  1. Arbaro de Ungerhausen (3,26 km²)

komunumoj

  1. Amberg (1.302)
  2. Apfeltrach (971)
  3. Benningen (2.094)
  4. Böhen (690)
  5. Boos (1.961)
  6. Breitenbrunn (2.306)
  7. Buxheim (3.049)
  8. Egg ĉe la Günz (1.136)
  9. Eppishausen (1.858)
  10. Ettringen (3.335)
  11. Fellheim (1.220)
  12. Hawangen (1.239)
  13. Heimertingen (1.713)
  14. Holzgünz (1.133)
  15. Kammlach (1.835)
  16. Kettershausen (1.747)
  17. Kirchhaslach (1.287)
  18. Kronburg (1.714)
  19. Lachen (1.394)
  20. Lauben (1.338)
  21. Lautrach (1.187)
  22. Memmingerberg (2.582)
  23. Niederrieden (1.273)
  24. Oberrieden (1.253)
  25. Oberschönegg (967)
  26. Pleß (864)
  27. Rammingen (1.380)
  28. Salgen (1.443)
  29. Sontheim (2.501)
  30. Stetten (1.374)
  31. Trunkelsberg (1.784)
  32. Ungerhausen (1.062)
  33. Unteregg (1.348)
  34. Westerheim (2.073)
  35. Wiedergeltingen (1.380)
  36. Winterrieden (908)
  37. Wolfertschwenden (1.855)
  38. Woringen (1.844)

komunumaroj

  1. Babenhausen
    (foira komunumo Babenhausen kaj komunumoj Egg a.d.Günz, Kettershausen, Kirchhaslach, Oberschönegg, kaj Winterrieden)
  2. Bad Grönenbach
    (foira komunumo Bad Grönenbach kaj komunumoj Wolfertschwenden kaj Woringen)
  3. Boos
    (komunumoj Boos, Fellheim, Heimertingen, Niederrieden, kaj Pleß)
  4. Dirlewang
    (foira komunumo Dirlewang kaj komunumoj Apfeltrach, Stetten kaj Unteregg)
  5. Erkheim
    (foira komunumo Erkheim kaj komunumoj Kammlach, Lauben kaj Westerheim)
  6. Illerwinkel kun administra centro en Legau
    (foira komunumo Legau kaj la komunumoj Kronburg kaj Lautrach)
  7. Kirchheim en Ŝvabio
    (foira komunumo Kirchheim en Ŝvabio kaj komunumo Eppishausen)
  8. Memmingerberg
    (komunumoj Benningen, Holzgünz, Lachen, Memmingerberg, Trunkelsberg kaj Ungerhausen)
  9. Ottobeuren
    (foira komunumo Ottobeuren plus komunumoj Böhen kaj Hawangen)
  10. Pfaffenhausen
    (foira komunumo Pfaffenhausen kaj komunumoj Breitenbrunn, Oberrieden kaj Salgen)
  11. Türkheim
    (foira komunumo Türkheim kaj komunumoj Amberg, Rammingen kaj Wiedergeltingen)

(Areo en km² la 31-an de decembro 2001, loĝantaro la 30-an de junio 2005)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]