Lech

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la rivero Lech. Por informoj pri la biero, vidu la artikolon Lech.
Lech
la rivero Lech en Aŭgsburgo
rivero
Bazaj informoj
Situo Vorarlberg, Tirolo (Aŭstrio), Bavario (Germanio)
Longeco 264 km
Fluo
Fonto proksime de la lago Formarinsees en Aŭstrio (Vorarlberg)
- Alteco super marnivelo 2 789 m
Enfluejo apud Marxheim en la Danubon
- Alteco 392 m
Altecodiferenco 2 397 m
Geografio
Trairataj urboj Augsburg, Landsberg am Lech, Füssen kaj Schongau
Alfluantoj
- Dekstraj Halblech
- Maldekstraj Vils, Wertach
vdr

La Lech, foje esperantigite nomata Leĥo, estas rivero de 264 kilometroj da longeco en la federaciaj landoj Vorarlberg kaj Tirolo de Aŭstrio kaj Bavario de Germanio, kiu fine enfluas la riveron Danubo. Ĝi fontas en Vorarlberg kaj post la trapaso de la aŭstra-germana limo ricevas la akvon de la alflua rivero Vils, pasas la akvofalon Lechfall apud Füssen kaj dum la plua vojo pasas la distriktarojn Ŝvabio kaj Supra Bavario. Plej grandaj urboj borde de la rivero estas Landsberg am Lech kaj Augsburg, kie krome alfluas la rivero Wertach. Fine apud Rain am Lech la rivero enfluas en la riveron Danubo. Entute la rivero akceptas la akvon el teritorio de 4.126 kvadrataj kilometroj.

Ŝipe pasebla nur en la baritaj riveropartoj ĉe la sume 24 akvobaraĵoj; entute ekzistas 30 senpoluaj akvoenergiaj centraloj, kiu per la akva gravito produktas elektron.

la rivera vojo


Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo Lech venas de la latina vorto licus kaj de la kelta vorto lik. Ambaŭ vortoj signidas "la rapide fluanta" respektive "la ŝtonriĉa". Tiu rapida fluo preter multaj ŝtonoj ankoraŭ nuntempe estas karakterizaĵo de la rivero. Aliaj nomformoj estas Licias, LiccaLika.

Eventuale tamen tutkomence en la hindeŭropa pralingvo la latina kaj kelta vortoj havis la saman radikon kiel la esperanta vorto "lago" (ekzemple latine lacus, france lac, angle lake), kaj do plej baze povus temi pri pravorto por "akvo".

En la teritorio de la historia kelta setlado pluraj nomoj de riveroj devenas de la vorto lik:

rivera insulo apud Kaufering

Iuj lingvistikaj esploroj subtenas la teorion, ke la prafonto de la vorto "lik" por "ŝtona rivero" povus esti la eŭska lingvo, kaj de tie eniris unue la keltan, poste la latinan kaj fine la ĝermanan lingvon.

la rivero inter Kaufering kaj Landsberg
la akvofalo Lechfall apud Füssen
la supra rivera valo
kaj la suba valo

Naturo[redakti | redakti fonton]

La akvo de la rivero dum granda parto de sia vojo estas escepte pura. Ĉe la riveraj bordoj konserviĝis pluraj maloftaj plantoj de antaŭ la lasta glaciepoko, kreskaj pluraj alpaj plantoj (ekzemple genciano) kaj interalie floras 28 diversaj specoj de orĥideoj. Ankaŭ iuj raraj bestoj, aparte maloftaj amfibioj kaj reptilioj, sed ankaŭ papilioj kaj raraj birdoj, vivigas la ŝtonajn riverajn bordojn kaj apudriverajn herbejojn.

En Bavario ekestis ekologia iniciato "Vivejo valo de Lech" (germane "Lebensraum Lechtal"), kiu ne nur antauenigas praktikajn mediprotektajn projektojn en la rivera valo, sed ankaŭ per informaj tabuloj, broŝuroj kaj interretaj informaroj klopodas konsciigi la lokajn loĝantojn kaj turistojn pri la graveco de la protekto de la rivera ekosistemo.

Tiu iniciato ampleksas la germanajn distriktojn

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉe la rivero Lech okazis en 955 la Batalo de Augsburg (aŭ "Batalo sur la Lechfeld").

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

ĉiuj baze germanlingvaj