Distrikto Esslingen
El Vikipedio
| Blazono | Mapo |
|---|---|
![]() |
|
| bazaj informoj | |
| federacia lando: | Baden-Virtembergo |
| distriktaro: | Stuttgart |
| regiona ligo: | Stuttgart |
| administra sidejo: | Esslingen am Neckar |
| areo: | 641 km² |
| enloĝantoj: | 514.174 (fine de junio 2006) |
| aŭtokodo: | ES (Esslingen) |
La distrikto Esslingen situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Esslingen am Neckar. La distrikto estas parto de la distriktaro Stuttgart kaj de la samnoma regiona ligo Stuttgart, kaj najbaras al la landa ĉefurbo.
Najbaras la distriktoj Rems-Murr nordoriente, Göppingen oriente, Reutlingen sude kaj Böblingen sudokcidente. Krome okcidente najbaras la eksterdistrikta urbo Stuttgart.
La rivero Neckar, kiu de sudokcidento al nordokcidento trairas la distrikton, dividas ĝin en du partojn. La okcidenta parto ampleksas la plejparton de la altebenaĵo Filder, kaj la oriento kovras partojn de la arbaroriĉaj montaretoj Schwäbische Alb [prononco "Ŝvebiŝe Alp"] kaj Schurwald [prononco "Ŝurvalt"].
Eksteraj ligiloj [redakti]
|
||||||

