Distrikto Göppingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj informoj
Federacia lando: Baden-Virtembergo
Distriktaro: Stuttgart
Regiona ligo: Stuttgart
Administra sidejo: Göppingen
Areo: 642 km²
Loĝantoj: 261 857 (fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 387 po km²
Aŭtokodo: GP (Göppingen)
Oficiala kodo: 08117

La distrikto Göppingen - ne miksu kun distrikto Göttingen pli norde en Germanio - situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Göppingen. La distrikto estas parto de la distriktaro Stuttgart kaj de la samnoma regiona ligo Stuttgart. Malgraŭ la proksimeco al la landa ĉefurbo de Baden-Virtembergo la distrikto ne senpere najbaras al ĝi. De nordo al sudo la distrikta teritorioj etendiĝas de la komunumoj Adelberg ĝis Hohenstadt, de oriento al okcidento de Ebersbach an der Fils ĝis Böhmenkirch.

La distrikto havas areon de 642 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 261 857 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Rems-Murr kaj Ostalb norde, Heidenheim oriente, Alb-Donau sude, Reutlingen kun tre mallonga komuna limo sudokcidente kaj Esslingen okcidente.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]