Bottrop

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bottrop
Blazono
Bottrop (Germanio)
DMS
Red pog.svg
North rhine w BOT.svg
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Münster
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 51°31′N 8°31′O  /  51.517°N, 8.517°O / 51.517; 8.517 (Bottrop)
Alto super la marnivelo 55 m
Areo 100 km²
Loĝantaro 116498 (stato 2012-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 02041, 02045
Poŝtkodo 46236–46244
Aŭtomobila kodo BOT
Oficiala kodo 05512000
Komunumestro Bernd Tischler
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Ernst-Wilczok-Platz 1
46236 Bottrop
Komunuma retejo www.bottrop.de
v  d  r
Information icon.svg

La eksterdistrikta urbo Bottrop [botrop] situas en la nordokcidento de la Ruhr-regiono en Nordrejn-Vestfalio. Laŭ administrado ĝi apartenas al la distriktaro Monastero. Ĝi estas membro de la provinca komunumligo Vestfalio-Lipo kaj de la regiona ligo Ruhr.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

La urbo Bottrop situas sur la ondeskaj branĉoj de la Recklinghausen-a [reklinghaŭzen] terdorso tuj norde de la rivero Emscher [emŝer]je la suda rando de la naturparko Hohe Mark. La Rhein-Herne-Kanalo formas la sudan urbolimon al Essen [esn]. Paralele al tiu, nur 100 metrojn pli norde fluas la Emscher eloriente okcidenten. La rivereto Boye [boje] fontas norde de Grafenwald [grafnvalt / grafarbaro], formas sur valpeco la urbolimon al Gladbeck [glatbek] kaj fine direkas sin suden, por esti pumpata supren (!) en la Emscher; grandparto de la Boye kaj ties alfluoj ankoraŭ estas kondukataj kiel poluakva kanaleto en malfermaj betonŝeloj. Ĉitempe okazas elspeziga renaturigo de la Boye-sistemo fare de la Emschergenossenschaft . Laŭ federacilanda planado Bottrop estas legitimata kiel mezcentro

Urboteritorio[redakti | redakti fonton]

situoskizo de la pli grandaj urbopartoj kaj de la najbaraj komunumoj

La totala areo de la urboteritorio sumiĝas je ĉ. 101 kvadratkilometroj. La maksimuma etendiĝo norde-suden situas je 17 kilometroj oriente-okcidenten je 9 kilometroj. La plej alta loko de la urboteritorio situas je 78 m, la plej malalta je 26 m super normalnulo (NN).

La urboteritorio de Bottrop konsistas el la 3 urbdistriktoj meza Bottrop, suda Bottrop kaj Bottrop-Kirchhellen [kirĥeln']. En ĉiu urbdistrikto estas distrikta konsilantaro , gvidata de distriktestro. Krom la urb

  • elemento A
  • elemento B
  • elemento Cdistriktoj diferenciĝas urbopartoj,kies nomoj rezultas el malnovaj vilaĝoj aŭ el la nuna loĝatigo: Batenbrock, Boy, Ebel, Eigen, Ekel, Feldhausen, Fuhlenbrock, Grafenwald, Hardinghausen, Holthausen, Im Loh, Kirchhellen, Kuhberg, Lehmkuhle, Overhagen, Vonderort, Gartenstadt Welheim kaj Welheimer Mark.

Por statistikaj celoj Bottrop krome estas subdividita en jenajn statistikajn distriktojn (kun oficaj numeroj):

11 malnova urbo, 12 nord-oriento, 13 sud-okcidento, 21 Fuhlenbrock-erikejo, 22 Fuhlenbrock-arbaro, 31 urba arbaro, 32 Eigen, 41 norda Batenbrock, 42 suda Batenbrock, 51 Boy, 52 Welheim, 61 Ebel/Welheimer Mark, 62 sudo, 71 meza Kirchhellen, 72 suda Kirchhellen/Grafenwald, 73 sudokcidenta Kirchhellen, 74 nordorienta Kirchhellen

Najbarkomunumoj/-urboj[redakti | redakti fonton]

La urbo Bottrop limitas norde al la komunumo Schermbeck en la distrikto Wesel samkiel al la urbo Dorsten kaj oriente al la urbo Gladbeck, ambaŭ en la distrikto Recklinghausen, sude al la eksterdistrikta urbo Asindo, okcidente al la eksterdistrikta urbo Oberhausen kaj la urbo Dinslaken samkiel al la komunumo Hünxe, ambaŭ en la distrikto Wesel.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbonomo devenas el la mezepoka nomo Borthorpe signifante „vilaĝo apud la monteto“. 1092/1150 la setlejo unuafoje estas menciata en la posedo registroj de la monaĥejo Werden. 1253 estas fondata la prebendo Welheim de la Germana Ordeno kaj en 1340 oni konstruis la kastelon Knippenburg. 1423 Bottrop ricevas la foirprivilegion. La setlejo apartenis al feŭdo Recklinghausen de la princelektista lando Kolonjo kaj restas dum multaj jaroj relative sensignifa. 1796 oni fondis la kotonŝpinejon Lichtenhagen . La tuta paroĥdistrikto Bottrop subas la princelektlandan gubernatoron de la feŭdo Recklinghausen. 1811, sub franca regado, Bottrop aliĝas al la Duklando Berg. En tiu ĉi ĝi formas komunan urbestran teritorion kun Osterfeld. Kirchhellen estas memstara urbestra teritorio. La 23an de aprilo 1816 Bottrop aliĝas al Prusio (provinco Vestfalio) estas subigata la distrikton Recklinghausen. Ekde 1821 Bottrop formas kune kun Osterfeld (hodiaŭ urboparto de Oberhausen) la urbestran teritorion Bottrop, kiu formas kune kun Kirchhellen komunan oficoligon. 1843 oni enkondukas la vestfalan provinckomunuman ordon. Per instalo de la karbminejo Prosper 1a en la jaro 1856 komencas la karbomina epoko en Bottrop. (1892 Osterfeld estigas memstara ofico). 1919 Bottrop ricevas la urbajn privilegiojn per edikto de la Prusa ŝtatministrejo de la 21a julio. Preskaŭ unu kaj duonan jaroj poste (je la 1a de januaro 1921) la nova urbo eliĝas la distrikton Recklinghausen kaj iĝas eksterdistrikta urbo. 1929 la urboteritorio estas grandigata per enigo de Vonderort (ĝis tiam apartena al Osterfeld), Ebel (apartena al Asindo-Borbeck]) kaj partoj de Asindo-Karnap

Dum la Dua Mondmilito en Bottrop estas atakataj celoj kiel la iama kemiuzino Hülswerke, kie hodiaŭ staras granda filio de la meblomagazeno Ostermann. Hülswerke estas grava celo, ĉar tie oni produktis dizeloleon el karbo por la milito. Entute mortas dummilite ĉ. 300 homoj en Bottrop.

1953 la nombro de loĝantoj transpaŝas la 100.000an limon, Bottrop estas [[grandurbo estigas memstara ofico).

Teritoria reformo[redakti | redakti fonton]

Kadre de la 2a teritoria reformo en Nordrejn-Vestfalio le la 1a de januaro 1975 la eksterdistriktaj urboj Bottrop kaj Gladbeck samkiel la komunumo Kirchhellen, ĝis tiam en la distrikto Recklinghausen, estis kunligitaj je la nova urbo Bottrop. La tiaman pligrandigon de Bottrop ankoraŭ hodiaŭ la enloĝantoj de Bottrop kaj ties najbarurboj nomas ŝerce „Glabotki", laŭ la mallongigo de la komunumnomoj
La urbo Gladbeck procesis kontraŭ la kunligo kaj atingis korektadon de la teritoria reformo. Ekde tiam ĝi estas membra urbo en la distrikto Recklinghausen.

Evoluo de la loĝantonombroj[redakti | redakti fonton]

Altmarkt (malnova foirejo) en la urbocentro

Dum pluraj jarcentoj Bottrop estis malgranda vilaĝo ede kelkcent loĝantoj. Nur komence de la 19a jarcento komencis forta kresko de la loĝantaro. En 1800 Bottrop havis ĉ. 2.000 loĝantoj, cent jaroj poste estis jam 25.000. Ĝis 1911 tiu nombro duobliĝis je 50.000. En 1953 la loĝantonombro transpaŝis la 100.000an limon, tiel ke Bottrop iĝis grandurbo.

La 1an de januaro 1975 la loĝantonombro atingis historian supron kun 198.972, kiam la landaj parlamento kaj registaro enkomunigis Gladbeck (1974: 81.868 loĝantoj) kaj Kirchhellen (1974: 14759 loĝantoj) al Bottrop. La 1an de julio 1976 Gladbeck estis elkomunumigata.

Jen tabelo montranta la nombro de loĝantoj laŭ la respektiva teritoria amplekso. Ĝis 1833 plejofte temas pri taksadoj, poste pri rezultaĵoj el popolcensoj (¹) aŭ oficaj kompletigoj de la koncernaj statistikoficejoj resp. de la urbadministrado mem.

jaro loĝantoj
1584 900
1782 1.661
1805 2.178
1818 2.214
1830 2.739
3a de decembro 1858 ¹ 3.871
1a de decembro 1871 ¹ 5.396
1a de decembro 1880 ¹ 7.724
1a de decembro 1890 ¹ 13.595
1a de decembro 1895 ¹ 18.015
1a de decembro 1900 ¹ 24.847
1a de decembro 1905 ¹ 34.284
jaro loĝantoj
1a de decembro 1910 ¹ 47.162
1. de decembro 1916 ¹ 67.294
5a de decembro 1917 ¹ 68.210
8a de oktobro 1919 ¹ 71.139
16a de junio 1925 ¹ 77.197
16a de junio 1933 ¹ 86.218
17a de majo 1939 ¹ 83.385
31a de decembro 1945 78.564
29a de oktobro 1946 ¹ 80.724
13a de septembro 1950 ¹ 93.268
25a de septembro 1956 ¹ 104.816
6a de junio 1961 ¹ 111.548
Jahr Einwohner
31a de decembro 1965 113.746
27a de majo 1970 ¹ 106.657
31a de decembro 1975 ² 197.855
31a de decembro 1980 114.571
31a de decembro 1985 112.487
25a de majo 1987 ¹ 114.640
31a de decembro 1990 118.936
31a de decembro 1995 120.642
31a de decembro 2000 120.611
31a de decembro 2005 119.356

¹ rezulto de popolcenso
² Ekde la 1a   de januaro 1975 ĝis 30a   de junio 1976 Gladbeck apartenis al Bottrop

Religioj[redakti | redakti fonton]

Catholic church St. Cyriakus
Protestant Martinschurch

Ekde la komenco Bottrop apartenis al la arkiepiskopejo kolonjo kaj estis submetita unue al la arkidiakonejo Dortmund (ĝis 1612) kaj poste al la dekanato Feŭdo Recklinghausen. La politika aparteneco al la feŭdo Recklinghausen kaj per tio al la princelekta lando Kolonjo kaŭzis, ke ĉi tie la reformacio ne povis ekradiki. Tial Bottrop dum jarcentoj restis katolika komunumo. La ununura paroka preĝejo de la loko estis St. Cyriakus. Post la transiro al Prusio (1815) ankaŭ la ekleziaj strukturoj estis novreguligataj. Ekz. la paroko en 1821 transiris al la episkopejo Monastero. La rapida kresko de la komunumo sekvigis novkonstruadon de pli granda St. Cyriakuspreĝejo en 1861/62. Ekde 1864 la paroko apartenis al la dekanato Dorsten. Ĝis 1919 ekestis 5 pliaj katolikaj preĝejoj, St. Johano (1898), Jesua Koro (1902), St. Miĥaelo, Nia Kara Sinjorino kaj St. Jozefo (1915/19). Jam en 1905 la paroko St. Cyriakus estis dispartigitaj al la novaj preĝejoj kaj en 1916 Bottrop iĝis sidejo de aparta dekanato ene de la episkopejo Monastero. Pliaj katolikaj preĝejoj sur la urboteritorio estas St. Ludgero en Fuhlenbrock (1929), Sankta Kruco (1955-57 kun fenestroj de Georg Meistermann), St. Johano Kirchhellen (13. Jh., novkonstruo post brulego 1917), Libori-Kapelo (1751) kaj St.  Ĉieliro de Maria Feldhausen (1882). En 1958 la dekanato Bottrop kun siaj 18 parokoj venis al la novfondita episkopejo Essen. Ĉitempe (2006) okazas ampleksa novorganizado de la parokoj. La katolikoj de la vilaĝo Kirchhellen enkomunigata al Bottrop en 1975 ankoraŭ nuntempe apartenas al la dekanato Dorsten ene de la distrikta dekanato Recklinghausen de la episkopejo Monastero.

Sekve de la forta kreskado de la urbo en la19a jarcento ankaŭ protestantoj ekloĝis en Bottrop. Ili fondis meze de la jarcento sian propran eklezikomunumon kaj konstruis en 1884 la unuan evangelan preĝejon, la Martin-preĝejo. La eklezikomunumo apartenis al la eklezia distrikto Recklinghausen. Ĝis 1960 en Bottrop ekzistis nur unu evangela eklezikomunumo, sed pluraj komunumdistriktoj. Poste la eklezikomunumo estis separata en 5 memstarajn komunumojn (Altstadt, Boy-Welheim, Batenbrock, Eigen, Fuhlenbrock), kiuj formas la ligon de evangelaj eklezikomunumoj en Bottrop. Al tiu ligo en 1979 ankaŭ aliĝis la eklezikomunumo Kirchhellen kiel 6a komunumo. Hodiaŭ ĉiuj eklezikomunumoj de la urbo apartenas al la eklezia distrikto Gladbeck/Bottrop/Dorsten ene de la evangela eklezio de Vestfalio.

Krom la evangelaj kaj katolikaj komunumoj en Bottrop ankaŭ ekzistas diversaj libereklezioj, inter ili evangela-libereklezia komunumo (baptistoj) kaj libera evangela komunumo. Troviĝas ankaŭ malnovkatolika eklezio, kiu utiligas la kapelon de la malnova malsanulejo ĉe la Kreuzkamp, kaj novapostolana eklezio.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Kun la urbojuro de 1919 en Bottrop estis enkondukata la urbestra konstitucio kun urbestro je la pinto. Tiu ĉi portas ekde la eksterdistrikteco en 1921 la titolon „ĉefurbestro“. Dum la nazia epoko la ĉefurbestro estis ordonata de la NSDAP. Post la Dua Mondmilito la militregistaro de la Brita okupadozono instalis novan ĉefurbestron. Plue ĝi instalis en 1946 komunuman konstitucion laŭ Brita modelo. Laŭ tiu ekzistis elektita „urbokonsilantaro“, kies membrojn oni nomas „urbodeputitoj". Komence la konsilantaro elektis el inter siaj membroj la ĉefurbestron kiel prezidanto kaj reprezentanto de la urbo, kiu aktivis honorofice. Plue la konsilantaro ankaŭ elektis ekde 1946 ĉefofican ĉefurbdirektoron kiel estro de la urbadministracio. En 1995 oni ĉesigis la duoblestraron en la urbadministracio. Ekde tiam nur ekzistas fofica ĉefurbestro. Tiu ĉi samtempe estas prezidanto de la konsilantaro kaj estro de la urbadministracio. La unua direktbalotado de ĉefurbestro okazis en 1999. Ekde 2004 Peter Noetzel (elektita en dua balotado per 54,4%) havas tiun oficon.

Urboblazono[redakti | redakti fonton]

malnova blazono de la eksterdistrikta urbo Bottrop + malnova blazono de Kirchhellen = nova blazono de la pligrandigita urbo Bottrop

La blazono de la urbo Bottrop montras sur blanka fono nigran krucon, kovrita per blua korŝildo, en kiu estas tri blankaj luphokoj. Ĝi ekestis en 1978, post kiam Kirchhellen estis enkomunumigata en la urbon Bottrop en la jaro 1975. En ĝi unuiĝas elementoj el la blazonoj de Kirchhellener kaj Bottrop al nova blazono. Ekde 1926 ĝis 1975 la urbo Bottrop havis la dekstre bildigatan blazonon. Tiu same montras la krucon de la germana ordeno, verŝajne alude al la prebendo Welheim. Supre estas sur ruĝa ŝildo mano portanta hakilon kiun oni uzis en la pasinteco ĉe la minado. Tiun blazonon ankoraŭ vendas la DKP en Bottrop kiel surpresaĵo sur t-ĉemizoj. La meza el la bildigitaj blazonoj estas tiu de Kirchhellen, el kiu originas la tri luphokoj kaj la blua koloro en la hodiaŭa blazono.

Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Teatro, muzeoj kaj arkitekturaĵoj[redakti | redakti fonton]

Tetraeder Bottrop
Bottrop, muzeo Quadrat, deflanke
  • La Tetraeder estas de malproksime videbla landmarko kaj belvida platformo sur ŝutmonto kaj simbolo de la urbo ekde 1995
  • fajrogardoturo: belvidoturo en Grafenwald.
  • Poŝtoficejo, konstruita 1921 ĝis 1923.
  • Quadrat, la urba muzeo
  • urbodomo (nov-enesanca 1910-1916) estas malnova simbolo de la urbo
  • AlpinCenter, skihalo kun la plej longa endoma skivego de la mondo, konstruita sur mineja ŝutmonto
  • amuzejo Movie Park Germany en Bottrop-Kirchhellen
  • kastelo Beck en Bottrop-Kirchhellen (malfrubaroka 1766-1777), libertempa parko
  • vilao Dickmann, konstruita 1901-1903 de la muldilsablomineja entreprenisto samnoma (novgotiko/modernismo)
  • malnova apoteko (1895)
  • Preĝejoj
    • Jesua-Koro, konstruita 1929
    • St. Elizabeto, konstruita 1954
    • Heilig-Kreuz-Kirche, konstruita 1955-57 mit Fenstern von Georg Meistermann
    • Propsteikirche St. Cyriakus, konstruita 1861/62
    • St. Joseph** St. Ludgero
    • St. Babara
    • Martino, konstruita 1884
    • St. Suitberto, konstruita 1955
Malakow-turo de la karbominejo Prosper 2
  • Malakow-turo (1872) de la karbominejo Prosper 2 kun entirata elminigoskafaldo, lasta ensemblo tiaspeca (vd. bildon). En tiu ĉi konstruaĵo loĝas la historia societo de Bottrop.
  • ŝutmonto Haniel kun la kulturareno (amfiteatro) kaj pilgrimvojo
  • La kvar putroŝlimujoj de la Emscher-akvopurigejo, 54 metrojn altaj kaj dumnokte blue prilumataj

Regulaj eventoj[redakti | redakti fonton]

Infrastrukturo kaj ekonomio[redakti | redakti fonton]

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Fervoja kaj aŭtobusa trafiko[redakti | redakti fonton]

En la fervoja persontrafiko la ĉefstacidomo Bottrop, la stacidomoj Bottrop-Boy kaj Bottrop-Vonderort ĉe la linio Hamm-Osterfeld kaj Feldhausen ĉe la linio al Dorsten estas servataj per la RegionalExpress "Der Borkener" (RE 14), la Regionalbahn "Der Dorstener" (RB 44) kaj la S-Bahn-Linie 9. Efektivigata estas la fervoja persontrafiko je mallonga distanco fare de la DB Regio NRW kaj la Prignitzer Eisenbahn GmbH.

Por la varotransporto ekzistas fervojlinio de Wanne-Eickel trans Bottrop Süd al Oberhausen-Osterfeld.

La publikan perstratan persontrafikon je mallonga distanco entreprenas precipe aŭtobusoj de la Vestischen Straßenbahnen GmbH. Tiu ĉi trafiksocieto ja portas la nomon „Straßenbahn“ [tramo] en sia nomo, ekde 1982 ĝi tamen movigas nur aŭtobusliniojn. Pluaj aŭtobusliniojn proponas la Stadtwerke Oberhausen (Stoag), la Essener Verkehrs-AG (EVAG) kaj la Busverkehr Rheinland (BVR).

Stratoj[redakti | redakti fonton]

Bottrop estas alligita per la aŭtoŝoseoj A 2, A 31 kaj A 42 al la Germana aŭtoŝosereto. Krome la aŭtostrato B224 kondukanta de Essen al Dorsten tanĝas Bottrop.

Rezidaj entreprenoj[redakti | redakti fonton]

Bottrop estas unu el la lastaj urboj de la Ruhr-regiono, en kiu ekzistas ankoraŭ aktiva karbominejo, nome Prosper-Haniel. Al tiu apartenas la koaksigejo Prosper en la sudo de la urbo. En Kirchhellen oni elminigas kvarcgravelon, lige al la muldilsablominado de la 19a jarcento. Ekonomian esencon tamen havas diversaj mezklasaj entreprenoj, speciale entreprenoj por pakado kaj logistiko, industriarmaturoj, pordoj kaj kuirejoj, lumiloj kaj lumefektoj, ĝardena kaj pejzaĝa konstruado, eldonado kaj nutraĵoj samkiel aŭtoakcesoraĵoj. Ekde jaroj Bottrop alfrontas la strukturŝanĝiĝon de sia ekonomio.

Amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

Pri lokaj okazintaĵoj raportas la "Westdeutsche Allgemeine Zeitung (WAZ)" (ekde 1948), ties senpaga filialgazeto "Stadtspiegel Bottrop" (ekde 1980) samkiel la loka radio por Bottrop, Gladbeck und Gelsenkirchen, Radio Emscher Lippe (REL;pleparte dependa de la lando radio WDR, (ekde 1990). La "Ruhr-Nachrichten" ĉesis sian aperadon en Bottrop pro la fakte jam ekzista monopolo de WAZ la 31an de marto 2006. Por la urboparto Kirchhellen ekde tiam aperas paĝo kun reportaĵoj el Kirchhellen, Bottrop kaj Gladbeck en la "Dorstener Zeitung", kiel tie nomiĝas la eldono de "Ruhr-Nachrichten". Ekde August 2006 en Bottrop aperas la nova semajngazeto "Mittendrin!"

Klerigo[redakti | redakti fonton]

La urbo Bottrop disponas pri filialo de la teleuniversitato Hagen samkiel pri popola altlernejo kun grandurba oferto. Krome ekzistas urba muziklernejo kun klasikaj koruso kaj orkestro, sed ankaŭ kun la jazorkestro Bebot, kiun direktas la alttalentita kaj vaste kvalifikita saksofonisto, komponisto kaj direktisto Akselo Knappmeyer. Bedaŭrinde la urbestraro volas malfermi tiun ensemblojn nur pro ŝpari la espezojn! Krome la urbo havas pro sia funkcio kiel supra centro ampleksan spektron de ĝenerale klerigaj lernejoj..

Gravaj personoj naskintaj en Bottrop[redakti | redakti fonton]

Jenaj personoj naskiĝis en Bottrop:

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Inter la partneraj urboj estas

Esperanto en la Regiono[redakti | redakti fonton]

Flag of Esperanto.svg

Inter la 27-a de decembro 1958 kaj la 3-a de januaro 1959 la 2-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Bottrop kaj pritraktis la temon "Unuiĝintaj Nacioj".

En Essen ekszistas ekde la 9-a de januaro 2004 la Esperanto-Grupo Essen (EGE) kun nun pli ol 20 membroj. Ĝi invitas al renkontiĝoj ĉiun duan ĵaŭdon monate en la kulturdomo Grend, Westfalenstr. 311 en 45276 Essen-Steele, kaj ĉiun kvaran ĵaŭdon monate esperantoparolantoj kunvenas en la Kulturzentrum Bahnhof Langendreer, Wallbaumweg 108 en 44894 Bochum, jen en la kinokafejo (Kino Endstation), jen en la restoracio (Gastronomie).

Aktivecoj[redakti | redakti fonton]

Kontakto[redakti | redakti fonton]

Prezidanto estas ekde 2007 Ludger Schméink. Li estas atingebla per la esperantlingva paĝo ĉe EsperantoLand

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Westfälisches Städtebuch; Band III 2. Teilband aus "Deutsches Städtebuch. Handbuch städtischer Geschichte - Im Auftrage der Arbeitsgemeinschaft der historischen Kommissionen und mit Unterstützung des Deutschen Städtetages, des Deutschen Städtebundes und des Deutschen Gemeindetages, hrsg. von Erich Keyser, Stuttgart, 1954
  • Grundriss zur deutschen Verwaltungsgeschichte 1815 – 1945, hrsg. von Walther Hubatsch, Band 8: Westfalen. Marburg an der Lahn, 1980

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


flago de Nordrejn-Vestfalio Administra divido de Nordrejn-Vestfalio
distriktaroj

distriktaro Arnsbergo | distriktaro Detmoldo | distriktaro Duseldorfo | distriktaro Kolonjo | distriktaro Monastero

distriktoj

Aachen | Borken | Coesfeld | Düren | Ennepe-Ruhr | Rhein-Erft | Euskirchen | Gütersloh | Heinsberg | Herford | Hochsauerland | Höxter | Kleve | Lippe | Mark (Märkischer Kreis) | Mettmann | Minden-Lübbecke | Neuss | Oberberg (Oberbergischer Kreis) | Olpe | Paderborn | Recklinghausen | Rhein-Berg (Rheinisch-Bergischer Kreis) | Rhein-Sieg | Siegen-Wittgenstein | Soest | Steinfurt | Unna | Viersen | Warendorf | Wesel

eksterdistriktaj urboj

Akeno (Aachen) | Bielefeld | Bochum | Bonno (Bonn) | Bottrop | Kolonjo (Köln) | Dortmund | Duisburg | Duseldorfo (Düsseldorf) | Essen | Gelsenkirchen | Hagen | Hamm | Herne | Krefeld | Leverkusen | Mönchengladbach | Mülheim | Monastero (Münster) | Oberhausen | Remscheid | Solingen | Wuppertal