Distrikto Mark
| blazono | mapo |
|---|---|
| Bazaj datumoj | |
| federacia lando: | Nordrejn-Vestfalio |
| distriktaro: | Arnsberg |
| administra urbo: | Lüdenscheid |
| areo: | 1.058 km²2 |
| enloĝantoj: | 447.074 (fine de junio 2006) |
| enloĝantoj po km2: | 423 |
| aŭtokodo: | MK |
| komunumoj: | 15 |
La distrikto Mark (germane Märkischer Kreis) situas en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio, kaj apartenas al la distriktaro Arnsberg. Administra centro estas la urbo Lüdenscheid. La teritorio kovras la kernon de la historia Graflando Mark ("Grafschaft Mark"), kiu situis norde de la samepoka Duklando Berg.
La distrikto havas areon de 1.058 km2, kaj fine de junio 2006 ĝi havis 447.074 enloĝantojn.
Geografio [redakti]
La distrikto ampleksas la okcidentan parton de la monteta kaj historie malurba regiono Sauerland [prononco Zaŭalant] plena je densaj arbaroj. Norde limas la vala ebenaĵo de la rivero Ruhr, kaj ene de ĝi la intense industriigita Ruhr-regiono, dum la sudo kaj oriento estas monta. Sudokcidente najbaras plia monteta kaj arbara regiono, la Bergisches Land (regiono Berg), kaj pli sudokcidente la urba kaj industriigita ĉirkaŭaĵo de la urbego Kolonjo borde de la rivero Rejno. La industriigo de la 19-a jarcento, kiu forte ŝanĝis la strukturon de la norda Ruhr-regiono kaj la sudokcidenta ĉirkaŭaĵo de Kolonjo, ankaŭ en la pli trankvila distrikto Mark kreskigis plurajn grandajn urbojn.
Administra disdivido [redakti]
(inter krampoj la nombroj de enloĝantoj fine de junio 2006)
- urbo Altena (20.244)
- urbo Balve (12.142)
- urbo Halver (17.398)
- urbo Hemer (37.757)
- komunumo Herscheid (7.581)
- urbo Iserlohn (97.051)
- urbo Kierspe (18.112)
- urbo Lüdenscheid (78.456)
- urbo Meinerzhagen (21.706)
- urbo Menden (Sauerland) (57.816)
- komunumo Nachrodt-Wiblingwerde (6.929)
- urbo Neuenrade (12.389)
- urbo Plettenberg (27.824)
- komunumo Schalksmühle (11.675)
- urbo Werdohl (20.434)
Eksteraj ligiloj [redakti]
oficiala reta paĝo de la distrikto, germanlingva
pliaj turismaj paĝoj de la distrikto, germanlingvaj
