Hagen
El Vikipedio
| Tiu ĉi artikolo temas pri la grandurbo Hagen en la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Pri aliaj signifoj vidu ĉi-tie. |
| blazono | mapo |
|---|---|
Hagen estas eksterdistrikta urbo en la sudorienta parto de la industria Ruhr-regiono. Ĝi situas en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio, kaj apartenas al la distriktaro Arnsbergo. Hagen proksimas al la arbara kaj malurba regiono Sauerland [prononco Sáŭalant], kaj estas la plej grava urba centro por la homoj el tiu regiono. Fine de 2006 la urbo havis 198.103 enloĝantojn. La areo de la urbo, kiu amplekas 160,4 km², kompareblas al tiu de la princlando Liĥtenŝtejno, kiu havas areon de 160 km².
Partneraj urboj [redakti]
Ełk (Pollando), ekde 1955
Liévin (Francio), ekde 1960
Kouvola (Finlando), ekde 1963
Montluçon (Francio), ekde 1965
la urbodistrikto Steglitz-Zehlendorf de Berlino (Germanio), ekde 1967
Bruck an der Mur (Aŭstrio), ekde 1975
Smolensk (Rusio), ekde 1985
Modi'in (Israelo), ekde 1997
Eksteraj ligiloj [redakti]
- oficialaj paĝoj de la urbo (germanlingvaj)
- urba portalo kun filmetoj (germanlingva)
- urba fotoalbumo (germanlingva)