Josef Fink

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Josef FINK (naskiĝinta la 1-an de marto 1921 en Bottrop, mortinta la 25-an de oktobro 1984 en Romo) estis germana klasika filologo kaj kristanisma arĥeologo.

Studis li klasikan arĥeologion, klasikan filologion, historion kaj germanistikon ĉe la universitatoj de Heidelberg, Ateno, Berlino kaj Munkeno. En la jaro 1938-a sukcesis lia doktoriĝo ĉe Ernst Buschor per defendo de tezo pri hararaj modoj de la malnovaj grekoj, Die Haartracht der Griechen in der ersten Hälfte des ersten Jahrtausends vor Christus. Poste Fink mallongan tempon estis asistanto ĉe Gerhart Rodenwaldt ĉe la Arĥeologia instituto de la berlina altlernejo; sed tuj poste li devis soldati, dum la tuta Dua mondmilito.

Post 1945 fariĝis li asistanto ĉe la universitato de Monastero kie li de 1949 ankaŭ faris kursojn de la latina lingvo. En 1951 li habilitiĝis per kristanisma arĥeologiaĵo, Noe der Gerechte in der frühchristlichen Kunst. En 1958 Fink nomumiĝis eksterorda profesoro, en 1962 scienca konsilisto kaj profesoro specialiĝinta pri la postklasika antikvo. Post emeritiĝo en 1977 li estis docento, de 1982 honoraria profesoro ĉe la Salcburga universitato (de 1982). Lia ĉefa fokuso scienca koncernis tiam la romajn katakombojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dieter Ahrens (eld.): ΘΙΑΣΟΣ ΤΟΝ ΜΟΥΣΩΝ. Studien zu Antike und Christentum, Festschrift Josef Fink zum 70. Geburtstag. Köln/Wien 1984 (kun biografio kaj listo de la verkaro)
  • "Frühchristlicher Kunst galt seine Forschung. Archäologe Prof. Josef Fink in Rom verstorben." Ĉe: Westfälische Nachrichten, 13.11.1984 (gazetartikolo nekrologa)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]