Gottfried Hermann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gottfried Hermann
Persona informo
Naskiĝo 28-an de novembro 1772 (1772-11-28)
en Leipzig
Morto 31-an de decembro 1848 (1848-12-31) (76-jaraĝa)
en Leipzig
Lingvoj germanaantikva grekalatina
Ŝtataneco Reĝlando Saksio
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato JenaUniversitato de Lepsiko
Okupo
Okupo klasika filologo • universitata instruisto • klasikisto • metricist • tradukisto
vdr

Johann Gottfried Jakob HERMANN (naskiĝinta la 28-an de novembro 1772 en Lepsiko, mortinta samloke la 31-an de decembro 1848) estis germana filologo kaj eldonisto.

Johann Gottfried Jakob Hermann, filologo

Vivo[redakti | redakti fonton]

Hermann studis ekde 1786 en sia naskiĝurbo - kaj studentis dum la vintrosemestro 1793/94 en Jena por dediĉi sin al la filozofio de Immanuel Kant ĉe profesoro Reinhold. Habilitiĝo sukcesis en 1794 en Lepsiko. En 1798 li nomumitis eksterorda profesoro pri filozofio kaj en 1803 orda pri retoriko (ekde 1809 ankaŭ pri poetiko).

Graveco[redakti | redakti fonton]

Hermann estis agnoskita ĉefo de la kritika-gramatika skolo kies anoj taksis vera celo de filologio la komprenon de antikva literaturo. Lingva prisploro do estu la unua kaj plej nepra ilo por tio. Sekve li opoziciis al la universala movado de August Boeckh kritikate pro troa neglego de eksterliteraturaj realaĵoj en filologio. La kverelo ĉi-prie igis Hermann verki kaj »Über Böckhs Behandlung der griechischen Inschriften« (Lepsiko 1826) kaj »Rezension von Herrn K. O. Müllers Eumeniden des Äschylos« (Lepsiko 1835) kaj »Rezension einer Antikritik und zweier Rezensionen von Herrn K. O. Müller« (Lepsiko. 1839). Pli amika estis lia leterkomerco pri mitologio kun Friedrich Creuzer: »Briefe über Homer und Hesiodus« (Heidelberg 1818) kaj »Über das Wesen und die Behandlung der Mythologie« (Lepsiko 1819).

Liaj prelegoj, ofte ekzegezaj, estis kontataj pro siaj viveco kaj klareco. Lia ankaŭ bene agadis pere de la en 1799 fondita societo "Griechische Gesellschaft" kaj pere de la Filologio seminario kies estro li estis ekde 1834. El liaj verkoj jam la unuaj pri metriko estis pioniraj kie li metis teoriajn fundamentojn laŭ la kategori-ideoj de Kant (dume antikvaj teorioj tute neglektitis): ekz. »De metris poetarum graecorum et romanorum« (Lepsiko 1796); »De metris Pindari« (ĝi troviĝas en la Pindaro-eldono de Heyne, Lepsiko 1798); »Handbuch der Metrik« (Lepsiko 1799); »Elementa doctrinae metricae« (Lepsiko 1816); »Epitome doctrinae metricae« (Lepsiko 1818).

Krome Hermann estis fondinto de pli racia traktado de helena gramatiko - kaj sekve konsidereblas iel la unua moderna gramatikisto: »De emendanda ratione graecae grammaticae pars I« (Lepsiko 1801); aldonaĵoj el la Viger-a »De praecipuis graecae dictionis idiotismis liber« (Lepsiko 1802) kaj »Libri IV de particula är« (Lepsiko 1831).

Eldonistece[redakti | redakti fonton]

Plej klare videblas lia majstreco en la eldono de tekstoj, aparte de helenaj poetoj. Post la morto de Karl Erfurdt (1813) li finis ties eldonon de Sofoklo (ĝis 1825) prizorgante novajn eldonojn de la unuopaj volumetoj. De Eŭripido li eldonis unue kelkajn tragedojn en taŭgiĝo prelega dume kompleta eldono realigeblas nur ĝis la 8-a volumeto (Lepsiko 1831–41).

Krome li eldonis »Nubes« de Aristofano (Lepsiko 1799), »Orphica« (Lepsiko 1805), la Homerajn himnojn (Lepsiko 1806). De la romiaj poetoj oni havas de li: de Plaŭto »Trinummus« (Lepsiko 1800) kaj »Bacchides« (Lepsiko 1845). El la helenaj proz-aŭtoroj de Aristotelo »De arte poetica« (Lepsiko 1802), la leksikonon de Fotio (nurtekste sen komentoj; Lepsiko 1808) kaj aĵojn de la metrikisto Drakono el Stratonikeia (Kario) krom de Johano Tzetzes »Exegesis in Homeri Iliadem« (Lepsiko 1812). Postmorte prizorgis lia bofilo M. Haupt la eldonon de la bukolikistoj Bion kaj Moschos (Lepsiko 1849) kaj de Esĥilo (Lepsiko 1852).

Liaj eseetoj kaj kelkaj latinaj/helenaj poeziaĵoj troviĝas ĉe »Opuscula« (volumoj 1-7, Lepsiko 1827–39, de li mem; volumo 8 en Lepsiko/1877 fare de la nepo Theodor Fritzsche). Leterinterŝanĝo kun A.B. Volkmann »Gottfried Hermanns lateinische Briefe an seinen Freund Volkmann« eldonitis en Heidelberg en 1882.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 9. Leipzig 1907, p. 214-215 (tie ĉi interrete)