Karl Otfried Müller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Otfried Müller
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1797 (1797-08-28)
en Brieg (nun Brzeg en Pollando)
Morto 1-an de aŭgusto 1840 (1840-08-01) (42-jaraĝa)
en Ateno
Tombo Colonus
Lingvoj latinaantikva grekagermana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Universitato de Vroclavo • Universitato de Berlino
Familio
Patro Karl Daniel Müller
Frat(in)oj Eduard Müller • Julius Müller
Okupo
Okupo classical archaeologist • klasika filologo • universitata instruisto • mitologo • historian of classical antiquity • epigrafisto • numismato • klasikisto • verkisto • arthistoriisto
vdr
Karl Otfried Müller, 1838

Karl Otfried MÜLLER (naskiĝinta la 28-an de aŭgusto 1797 en Brieg, nun Brzeg en Pollando, mortinta la 1-an de aŭgusto 1840 en Ateno) estis germana klasika filologo kaj unu el la pioniroj de la altlernejaj fakoj pri klasika arkeologio kaj historio de Antikva epoko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de protestantisma pastoro li studis ekde 1814 en Breslaŭo (nun Vroclavo) kaj Berlino kaj fariĝis instruisto ĉe Magdaleneum-gimnazio en Breslaŭo. En 1819 li iĝis eksterorda kaj en 1823 orda profesoro en Göttingen. En septembro 1839 li entreprenis vojaĝon Italujon kaj Grekujon; post malsaniĝo en Delfo li mortis kaj entombigitis ĉe Kolonos-monteto apud Ateno.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Estante la plej talenta disĉiplo de August Boeckh li strebis ampleksan konon kaj konigon de ĉiuj kampoj de antikvaj studoj; aparte li interesiĝis kaj esploradis pri arto. Historirilaten li verkis la jenon: »Aegineticorum liber« (Berlino 1817), »Geschichten hellenischer Stämme und Städte« (vol. 1: »Orchomenos und die Minyer«, vol. 2: »Die Dorier«, Vroclavo 1820–24), »Über die Wohnsitze, Abstammung und ältere Geschichte des makedonischen Volkes« (Berlino 1825), »Die Etrusker« (Vroclavo 1828).

Gravegaj estis lia enkondukado »Prolegomena zu einer wissenschaftlichen Mythologie« (Göttingen 1825), kie temas pri la estiĝo de mitoj laŭloke. Arthistorie li skribis la sisteman manlibron »Handbuch der Archäologie der Kunst« (Vroclavo 1830), al kiu li sekvigis la de Carl Wilhelm Oesterley ilustritan leksikonon »Denkmäler der alten Kunst« (Göttingen 1832 ss.; daŭrigite fare de Friedrich Wieseler). Estante akra kaj diligenta kritikisto kaj gramatikisto li elstaris per la recenzo de la varona verko »De lingua latina« (Leipzig 1833) kiel ankaŭ de »De verborum significatione« de Sextus Pompeius Festus (Leipzig 1839). Müller krome eldonis la esĥilan dramon »Eumenides« (Göttingen 1833).

Lia frato Eduard Müller (1804-1875), lernejestro, eldonis la literaturhistoriaĵon »Geschichte der griechischen Literatur bis auf das Zeitalter Alexanders« (Vroclavo 1841).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 14. Leipzig 1908, p. 230 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]