Ĥajfo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Blazono de Ĥajfo
Blazono de Ĥajfo
Maŭzoleo de Báb sur la Monto Karmel en Ĥajfo
Maŭzoleo de Báb sur la Monto Karmel en Ĥajfo

Ĥajfo (ankaŭ Hajfo, arablingve حيفا Ħayfā, hebrelingve חיפה Ħêphāh) estas la 3-a plej granda urbo de Israelo post Tel-Avivo kaj Jerusalemo. Ĝi havas ĉ. 270.000 loĝantojn.

Enhavo

[redaktu] Ĝeneralaj informoj

Ĥajfo situas en norda Israelo ĉe la norda deklivo de Karmel-montaro, ĉe la Mediteranea maro: ĝi estas la plej granda havenurbo de Israelo.

Pro la situo de Ĥajfo, la urbopartoj troviĝas ĝis ĉ. 400 metrojn super la marnivelo. Oni povas dispartigi la urbojn je 3 partoj:

  • ĉe la maro troviĝas la industria areo, haven-, fervojoinstalaĵoj. La plej granda parto de la araba loĝantaro loĝas tie.
  • Duonalte (80-120 metrojn super la maro) troviĝas la vendejegoj, amuzejoj. Tiu parto (Hadar Ha'Carmel) estiĝis en 1920.
  • En la plej alta parto de la urbo (Central Carmel) troviĝas la hoteloj, restoracioj, domoj de riĉuloj. Ĉe la suda urba elirvojo kaj tiel ĉe la plej alta parto (super 400 m) de la urbo troviĝas la Universitato de Ĥajfo kun karakteriza turdomo. La diversaj niveloj de Ĥajfo interligiĝas per la sola (dentrada) metroo de Israelo, la t.n. Carmelit.

[redaktu] Partneraj urboj

Ĥajfo havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:

[redaktu] Historio

Ĥajfo menciiĝas jam en la Biblio...

La Monton Karmel' oni povas rigardi kvazaŭ "spiritan lumturon" por la Homaro tra la jarcentoj. [1]


 
Israelo – ישראל (Jisra'él) – (IL)

Regionoj kaj iliaj ĉefurboj:

Suda distrikto (Be'er Ŝeba) | Distrikto Ĥajfo (Ĥajfo) | Jerusalema distrikto (Jerusalemo) | Centra distrikto (Ramlo) | Distrikto Tel Avivo (Tel-Avivo) | Norda distrikto (Nazareto)

Ĉi tiu artikolo pri "Ĥajfo" ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Ĥajfo kun sanktejo de Báb kaj Haveno

vidaĵo de Ĥajfo rigardate de la monto Monto Karmel, kun la Monda Bahá'í-Centro centre de la bildo.

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Ĥajfo sub la gloso Haifa
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Ĥajfo sub la gloso Category:Haifa


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.haifa.muni.il
•  http://www.haifa.ac.il
•  http://www.haifa.muni.il/English/Default.htm
•  http://www.technion.ac.il/english/index.html


Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.