János Giszkalay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Giszkalay
János Giszkalay
János Giszkalay
Persona informo
Naskonomo Widder Dávid
Naskiĝo la  3-an de aprilo 1886(nun 1886-04-03)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario
Morto la 4-an de aprilo 1951
en  Israelo Hajfo
Ŝtataneco HungarioIsraelo
Okupo
Okupo ĵurnalisto • poeto • verkisto
vdr

János Giszkalay [jAnoŝ giskalai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Giszkalay János, hebree יוחנן גוש חלב estis hungara-rumania-juda verkisto, ĵurnalisto, tradukisto. Lia origina nomo estis Dávid Widder, lia pseŭdonimo estis Erda, lia frato estis Salamon Widder. Lia prenita nomo origine estis populara heroo en Galileo en la 1-a jarcento post Kristo.

János Giszkalay[1] naskiĝis la  3-an de aprilo 1886(nun 1886-04-03) en Hungara reĝlando, li mortis la 4-an de aprilo 1951 en Hajfo (Israelo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Giszkalay devenis el juda familio. Li kontribuis en Budapeŝto en judaj gazetoj. Li asertis, ke la antisemitoj havis neniun moralan rajton postuli patriotismon de la subpremataj hungaraj judoj. Tio kondukis al rifuĝo al Rumanio, kie li estis ĵurnalisto en hungarlingva juda ĵurnalo en Cluj, poste en aliaj urboj li kontribuis. Li enmigris en britan Palestinon dum la 2-a mondmilito. Lia cionisma agado instigis multajn hungarajn judojn por ekloĝi en Israelo. Li estis paŝtisto en kibuco. Baldaŭ li tradukis siajn proprajn verkojn en la hebrean en Hajfo.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Micha Jószéf (Bin Gorion): József és testvérei : ó-zsidó regény (tradukaĵo, 1920)
  • A titok (drameto, 1922)
  • Az Új prófécziák könyvéből (poemoj, 1923)
  • Támár (romano, 1924)
  • Jönni fog még egy Kippur-napja én Istenem (noveloj, 1925)
  • Vitéz-Benája három Útja (1928)
  • Akiba csudálatos élete (romano, 2 volumoj, 1934)
  • Heinrich Heine: Confessio judaica (tradukaĵo, 1935)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]