Ho-Ĉi-Min-urbo
| Ho-Ĉi-Min-urbo (angle: Saigon, vjetname: Sài Gòn, esperante: Sajgono) |
|
| vjetname: Thành phố Hồ Chí Minh | |
| urbo | |
|
Marketo Bến Thành
|
|
| Oficiala nomo: Thành phố Hồ Chí Minh | |
| Kromnomoj: Parizo en Oriento, Perlo de Oriento, Perlo de Fora Oriento | |
| Lando | |
|---|---|
| Historiaj regionoj | Kmera reĝlando, Franca Hindoĉinio Koĉinĉino, Sud-Vjetnamio |
| Memorindaĵo | Baziliko Notre Dame |
| Riveroj | Mekongo, Dong Nai |
| Situo | Ho-Ĉi-Min-urbo |
| - alteco | 19 m s. m. |
| - koordinatoj | 10°46′10″N 106°40′55″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 10.76944 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">10.76944°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Areo | 2 095,0 km² (209 500 ha) |
| Loĝantaro | 7 396 446 (01.04.2010) |
| Denseco | 3 530,52 loĝ./km² |
| Fondita | 1698 |
| - alinomita | 1976 laŭ Ho Chi Minh |
| Horzono | HĈT (UTC+7) |
| Telefona antaŭkodo | +84-8 |
| Retpaĝo: www.hochiminhcity.gov.vn | |
Ho-Ĉi-Min-urbo (NPIVa esperantigo de Ho-Chi-Minh-urbo, vjetname Thành phố Hồ Chí Minh), antaŭe Sajgono ĝis 1975, estas urbo en Vjetnamio, antaŭ la ĉef-urbo de Sud-Vjetnamio. Ho-Ĉi-Min-urbo troviĝas sur la bordoj de rivero Dong Nai.
Ĝi havas ĉirkaŭ 7.400.100 enloĝantojn (2005). La nomo de la urbo estas dediĉo al Ho Chi Minh.
Enhavo |
Historio [redakti]
Supozeble post Kristo fondiĝis tie fiŝista vilaĝo. Baldaŭe ĝi estis ankaŭ grava komercejo. Longe ĝi apartenis al Kamboĝo, tiam nomata Prey Nokor. Ekde la 16-a jarcento, kiel Saigon ĝi estis grava vjetnama haveno. En 1859 franca erao komenciĝis. La urbo iĝis ĉefurbo de Franca Hindoĉinio en 1862. En la regiono oni kulturis rizon. Inter 1941-1945 la japanoj okupis la tutan landon. En 1975 Norda Vjetnamio okupis ankaŭ tiun urbon kaj Sajgono ne plu estis ĉefurbo. Post 1 jaro Sajgono prenis la loknomon Ho-Ĉi-Min-urbo.
Klimato [redakti]
Ho-Ĉi-Min-urbo troviĝas en la tropika zono. La averaĝa temperaturo estas 27 C, jare pluvas (precipe inter majo-oktobro) po 1931 mm. La seka vetero daŭras inter decembro-aprilo.
Vidindaĵoj [redakti]
- ĉefpoŝto de 1891
- teatro de 1899
- teatro nomata Hoa Binh
- kultura palaco
- historia kaj arta muzeoj
- muzeo pri Ho-Ĉi-Min
- katedralo Notre Dame de 1883
- pagodo Jade de 1909
Ĝemelurboj [redakti]
Pusano Sud-Koreio 1995
San Francisco Usono 1995
Ŝanhajo Ĉinio 1990
Tajpejo Tajvano 1968
Sankt-Peterburgo, Rusio (1977)
Lyon, Francio (1997)
Jekaterinburg, Rusio
Manilo, Filipinoj
Moskvo, Rusio
Kantono (Ĉinio), Ĉinio
Osaka, Japanio
Pnom-Peno, Kamboĝo
Vjentiano, Laoso
Ŝenjango, Ĉinio
Toronto, Kanado
Jokohamo, Japanio
Esperanto-movado [redakti]
En la urbo loĝas dekoj da esperantistoj, funkcias esperanto-klubo. Sian helpon al samideanoj ĉiam proponas esperantistino Hoa [1], laboranta en akceptejo de la hotelo «Little Saigon» [2], en la centro de la urbo.