Esperanto-Asocio de Ho-Chi-Minh-Urbo
Esperanto-Asocio de Ho-Chi-Minh-Urbo | |
---|---|
Lando | Vjetnamio |
Celo | Kunigi Esperanto-amantojn en Ho-Ĉi-Min-urbo por:
|
Fondiĝo | 13-a de septembro 1990 |
Fondiĝloko | Ho-Ĉi-Min-urbo |
Prezidanto | Tran Quan Ngoc |
Vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario | Le Thi Thien Thu |
Eldonoj | Nguyễn Du, 'La rakonto pri Kjeu (2012) |
La Esperanto-Asocio de Ho-Chi-Minh-Urbo (EAH) estas vjetnama asocio de esperantistoj en Ho-Ĉi-Min-urbo. Laŭ la retejo de la Ho-Ĉi-Min-urba municipo la asocio estas 'soci-politika organizo' kaj ano de la Ho-Ĉi-Min-urba Unuiĝo de Amikecaj Organizoj kaj de la Vjetnama Esperanto-Asocio.[1]
La asocio estas speciale fiera esti Esperanto-asocio en la urbo de Ho Chi Minh pro la fakto ke "Onklo Ho estis la unua vjetnamo kiu lernis Esperanton. Li ekkonis la lingvon dum sia loĝado en Anglio farante revolucian agadon."[2]
Agado[redakti | redakti fonton]
La agado de EAH celas disvastigi Esperanton. Dum sia historio HEA organizis multajn Esperanto-kursojn por bazniveluloj kaj mezniveluloj. Baznivele, kursanoj lernas dum ses monatoj legi, skribi, kaj paroli Esperanton kaj ankaŭ 16 regulojn de ĝia gramatiko. La celo de la baznivela kurso estas pretigi kursanojn por diskuti ĉiutagaĵojn kun eksterlandaj esperantistoj. La meznivelaj kursoj pretigas ĝiajn kursanojn por komuniki, interŝanĝi leterojn kun eksterlandaj esperantistoj, legi kaj facile kompreni literaturajn verkojn.
EAH ankaŭ gastigas eksterlandajn esperantistojn, kiuj vizitas Vjetnamion kaj Ho-Ĉi-Min-urbon. Dum kunvenoj kun eksterlandanoj, oni priparolas tradiciojn, morojn kaj scenojn. Por eksterlandanoj kaj samlandanoj EAH organizas vojaĝojn en pitoreskajn lokojn ĉirkaŭ la regiono.
Laste, EAH eldonas librojn kaj gazeton. Ĝi eldonis tradukitajn poemojn de Ho Chi Minh kaj To Huu. En la lastaj 1990-aj jaroj EAH eldonis vortaron, libron How to create words and sort questions in Esperanto kaj tradukon de epopea poemo La rakonto pri Kjeu (2012).[1]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1,0 1,1 The Ho Chi Minh City Esperanto Association (angle). Arkivita el la originalo je 2019-02-16. Alirita 2019-08-26.
- ↑ The Ho Chi Minh City Esperanto Association (angle). Arkivita el la originalo je 2019-02-16. Alirita 2019-08-26. “Uncle Ho was the first Vietnamese learning Esperanto. He came to this language while living in England doing revolutionary activities.”.