Budho

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Skulptaĵo de la 'perfekta Budho' en Borobuduro, Indonezio.
Skulptaĵo de la 'perfekta Budho' en Borobuduro, Indonezio.

Elekto de artikoloj pri
budhismo


Image:Lotus75.png

Historio de budhismo

Kronologio de budhismo

Bazaj nocioj

Tri juveloj
Kvar noblaj veroj
Nirvano· Patiĉĉa samuppada
Anatta· Dukkha· Aniĉĉa
Kvin konsisteroj· Renaskiĝo

Signifaj staturoj

Siddhartha Gautama
Lernantoj de Budho
Budhismaj filozofoj

Budhisma praktiko

Budho · Bodhisatvo
Arahant· Arija magga
Nobla okparta pado
Paramito · Djhana

Signifaj skoloj

Theravado
Zen Chan Son
Karma Kagjü
Pura lando

Trispeca membrigado
de budhismo

Hinajano
Mahajano
Vaĝrajano

Tekstoj

Tripitako· Vinajo
Sutro Pitako· Abhidhammo
Mahajanaj sutroj
Budhismaj tantroj

Portalo:Budhismo

Budho (sanskrite, prakrite kaj palie Buddha, "vekiĝinto" aŭ "ilumiĝinto"), BudaoBuddo estas honora titolo trovebla en pluraj hindidevenaj pensosistemoj, precipe en la budhismo, al kiu ĝi donis sian nomon.

[redaktu] Tri specoj da budhoj

La budhismo mencias tri specojn da budhoj (la palia formo antaŭ la streko, la sanskrita post ĝi):

  • Sammâsambuddha/samyaksambuddha, "ĝuste kaj tute vekiĝinta", ilumiĝinto sen alies helpo en tempo kiam la budha dharmo ne estas konata, kaj "ekmovanta la dharmo-radon", t. e. komencanta budhisman instruadon kaj fondanta sanghon kaj sasanaon, kiuj espereble postvivos lin mem. La vorto "Budho" sen ia aldono plejofte indikas tian, kaj tre ofte precipe la historian Budhon de nia epoko: Siddhattha Gotama/Siddhartha Gautama - vidu sube!
  • Paccekabuddha/pratyekabuddha, "privata budho", ankaŭ ilumiĝinto sen alies helpo en tempo kiam la dharmo ne estas konata, sed ne "ekmovanta la dharmo-radon". Tiaj budhoj povas doni simplajn moralajn konsilojn, sed ne kapablas organizi sisteman agadon.
  • Sâvakabuddha/ŝrâvakabuddha, "disĉipla budho" (laŭlitere "aŭdanta" aŭ "aŭskultanta"), ilumiĝinto en tempo kiam la dharmo ja estas konata, do dum sasanao, kaj kun apogo de sangho. Sed tio ne signifas ke la sangho faras lian laboron. La decidajn paŝojn li devas mem fari.

Laŭ theravado, la tri kategorioj atingis la saman liberigintan komprenon. Diferencaj estas la cirkonstancoj de tiu atingo, kaj la pedagogiaj kaj organizaj kapabloj de la tri.

Principe, "budho" estas sinonimo de "arahanto", sed en la praktika lingvouzo, "budho" plejofte signifas la kategorion 1 kaj "arahanto" la kategorion 3.

Vidu ankaŭ bodhisatvo.


[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Budho sub la gloso Buddha
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Budho sub la gloso Gautama Buddha