Budho Krakuĉando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kakusandha Buddha (Palio)
Statuo de la budho Krakuĉando ĉe la templo Anando, Birmo.
Statuo de la budho Krakuĉando ĉe la templo Anando, Birmo.
Sanskrite: क्रकुच्छंद बुद्ध
(Krakucchaṃda Buddha)
Palie ककुसन्ध बुद्ध
(Kakusandha Buddha)
Ĉine: 拘留孙佛
Japane: 拘留孫
(Kuruson)
Tibete: Khorvadjig
Mongole: Кракучандра
Birme: ကကုသန်
(ka̰kṵθàɴ
Taje: พระกกุสันธพุทธเจ้า
(Phra Kakusantha Phutthachao)
Kmere: ព្រះពុទ្ធកកុសន្ធោ
(Preah Puth Kakosantho)
Vjetname: Phật Câu Lưu Tôn
Informoj
Adorata de: Teravado, Mahajano, Vaĝrajano
Antaŭita de: Budho Viŝvabuo
Sekvata de: Budho Kanakamunio
vdr

La budho Krakuĉando estas unu el la praaj budhoj, kies biografio estis kronikita en la ĉapitro 22[1] de la Budavanso, unu el la libroj de la Palia Kanono.

Laŭ teravada budhismo, la budho Krakuĉando estas la dudek-kvina el la dudek ok budhoj, la kvara el la sep prabudhoj kaj la unua el la kvin budhoj de la nuna eono.[2]

La kvin budhoj de la nuna eono, kiu en Sanskrito nomiĝas bhadrakalpa (aŭspicia eono), estas la jenaj:[3][4]

  1. Budho Krakuĉando
  2. Budho Kanakamunio
  3. Budho Kaŝjapo
  4. Budho Gotamo
  5. Budho Majtrejo (la kvina kaj estonta budho de la aŭspicia eono)

Vivo[redakti | redakti fonton]

La budho Krakuĉando naskiĝis en la cerva parko Kemavatio, kiu troviĝis en Sobavatio,[1], hodiaŭ konata kiel Gotihavo, kaj troviĝas ĉ. 4 km sudoriente de Kapilavastuo, Nepalo.[5] Aŝoko vizitis Gotihavon kiam li vizitis Lumbinion kaj starigis enskribitan kolonon por marki sian viziton. Ankaŭ estas stupao en la vilaĝo.[6]

Lia patro estis Agidato, bramano kiu servis la raĝon Kemankaron el Kemavatio. Lia patrino estis Visako. Lia edzino estis Viroĉamano (aŭ Roĉanio) kaj ilia filo estis Utaro. Li vivis kvarcent jarojn kaj loĝis en tri palacoj. Kiam li estis kvarcent jarojn aĝa li rezignis sian socian vivon kaj praktikis severan asketismon dum ok monatoj. Ĝuste antaŭ atingi budhecon, li akceptis kiribaton kiel manĝaĵon de la filino de la brahmano Vaĝirindo el la vilaĝo Suĉirindo kaj greson kiel sidkusenon de hordefarmanto nomita Subado. Li atingis budhecon sub albizio kaj donis sian unuan predikon al grupo de okdek kvar mil bikŝuoj ĉe parko proksime al Makilo.

Dum la epoko de la budho Krakuĉando, la bodisatvo kiu fariĝus la budho Gotamo naskiĝis kiel la raĝo Kemo kaj, dum oferado de roboj kaj kuraciloj, la budho Krakuĉando antaŭvidis ke li fariĝus budho en la estonteco.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Vicittasarabivamsa, U. (1992) “Chapter 24: Kassapa Buddhavamsa”, The great chronicle of Buddhas, Volume One, Part Two, 1‑a eldono, Yangon, Myanmar: Ti=Ni Publishing Center, p. 285–92.
  2. Gärtner, Uta. (1994) Tradition and modernity in Myanmar. LIT Verlag. ISBN 978-3-8258-2186-9.
  3. Buswell Jr., RE. (2014) The Princeton Dictionary of Buddhism, 1‑a eldono, Princeton, New Jersey: Princeton University Press, p. 106. ISBN 978-0-691-15786-3.
  4. Chapter 36: The Buddhas in the three periods of time. Buddhism in a Nutshell Archives. Buddhistdoor International. Alirita 2014-12-21.
  5. Chan Khoon San, Buddhist Pilgrimage, Subang Jaya Buddhist Association, Subang Jaya, Malaysia, 2001, paĝo 51.
  6. Vipassana.info, Pali Proper Names Dictionary: Kakusandha
  7. Prophecies of Kakusandha Buddha, Konagamana Buddha and Kassapa Buddha. Arkivita el la originalo je 2011-07-13. Alirita 2018-11-11.