Arahanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Arahanto (palie arahant, sanskrite arhat): en la budhismo: homo tute libera de deziro, malamo kaj memtrompo.

Arahanto estas unu el la kvar nobluloj (palie: arija-puggala) , tio estas, tiuj kiuj jam realigis unu el la kvar staĝoj de la supramondaj vojoj:

  • Kiu realigis la vojon de la kurent-gajninto (sottāpana-magga)
  • Kiu realigis la vojon de la unufojon-reveninto (sakadāgāmi-magga)
  • Kiu realigis la vojon de la ne reveninto (anāgāmi-magga)
  • Kiu realigis la vojon de la perfekta sankteco (arahatta-magga)

Vidu ankaŭ budho kaj bodhisatvo.