Siama revolucio de 1932

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Soldatoj atendantaj ordonojn en la Reĝa Placo, 24a de junio 1932.

La Siama revolucio de 1932Siama puĉo de 1932 (en taja: การปฏิวัติสยาม พ.ศ. 2475 aŭ การเปลี่ยนแปลงการปกครองสยาม พ.ศ. 2475) estis ŝlosila mejloŝtono en la historio kaj politiko de Tajlando en la 20-a jarcento. Tiu revolucio, fakte puĉo, estis preskaŭ sensangoelverŝa transiro la 24an de junio 1932, kiu ŝanĝis la sistemon de regado en Siamo el absoluta monarkio al konstitucia monarkio. La "revolucio" estis organizita de kompare tre malgranda grupo de militistoj kaj civiluloj, kiuj formi la unuan politikan partion de Siamo, nome Ĥana Ratsadon (Popola Partio). Ĝi metis finon al 150 jaroj de absolutismo sub la Ĉakri Dinastio kaj preskaŭ 800 jaroj de absoluta regado de reĝoj super la historio de Tajlando. Ĝi estis rezulto de tutmmonda historia ŝanĝo same kiel de enlandaj sociaj kaj politikaj ŝanĝoj. Ĝi ludis gravan rolon en la historio de Tajlando ankaŭ ĉar la popolo de Siamo ricevis sian unuan konstitucion.