Grundakvejo
Grundakvejo estas tavolo da tereno, aŭ roko, sufiĉe porhava aŭ fendethava (por enteni grundakvon) kaj tralasiva (kie grundakvo povas traflui).
Grundakvejo estas natura ujo da nesala akvo, kiun oni povas ekspluati per putoj, boradoj au akvkolekto . La grundakvejo pli proksima de la grunda surfaco, estas la freatika tavolo. Estas tiuj, kiujn oni pli facile ekspluatas, sed ankaŭ la pli minacitaj de poluo.
Enhavo |
Klasifiko [redakti]
Tipo [redakti]
Oni distingas la porhavajn, lamenaj kaj karstajn grundakvejojn
- En la porhavaj grundakvejoj (en sabloj, kreto, gruzoj, grejso, vulkana cindroj ktp). Akvo estas entenata en rokaj poro aŭ inter grajnoj, kaj fluas libere.
- En la lamenaj (aŭ fendhavaj) grundakvejoj (en granito aŭ vulkanaj rokoj). Akvo estas entenata en rokaj fendoj.
- En la krasaj grundakvejoj, estas superficia fendhava aŭ porhava tavolo, kiu situas supre de tavolo kun grotoj, kavernoj, en kiu akvo fluas tre rapide.
Satureco [redakti]
- La grundakvejaj poroj fendoj (aŭ kavernoj) povas esti tute plenaj je akvo. Estas saturita grundakvejo. La akva premo estas pli granda ol la aerpremo (la nivelo, kie la aerpremo egalas la akvopremo estas la freatika nivelo).
- Kiam la premo estas malpli granda ol la aerpremo, estas nesaturita grundakvejo, kies la akvo ne plenigas la porojn aŭ fendojn, sed "adheras" je la roko pro kapilareco. La kapilaraj fortoj povas levi akvon je inter 0,3 kaj 10 metroj.
Poreco [redakti]
La kvanto da akvo, kiun povas enteni saturita grundakvejo dependas de sia kompono.
| 1 m3 da roko: | entenas: litroj da akvo |
|---|---|
| Sablo kaj gruzo | 200 à 400 |
| Fajna sablo | 300 à 350 |
| Grejso | 50 à 200 |
| kreto | 100 à 400 |
| Kalkoŝtono fendhava | 10 à 100 |
| Argilo | 400 à 500 |
| Skisto | 10 à 100 |
| Granito fendhava | 1 à 50 |
Tralasiveco [redakti]
Grundavejo estas pli-malpli tralasiva.
- Plej tralasivaj grundavejo estas tiuj el sablo, gruzo Aluvio aŭ fendhava roko.
- Tavolo el argilo aŭ malmulte fendhava roko povas enhavi akvon, sed tiu-ĉi trafluas malrapide.
Tegateco [redakti]
Grundakvejo ofte estas netegata, tie estas ke supre de ĝi estas nur tralasiaj tertavoloj; estas la ĝenerala kazo de freatikaj tavoloj. Kiam supre de la tralasiva tavolo estas ne-tralasiva tavolo, la grundakvejo estas tegata. la akvo en tegata grundakvejo pova est premata kaj povas spruĉi kiel arteza puto.
Notoj kaj referencoj [redakti]