Pezo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La pezo de objekto donas ĝia gravita altiro, kiu estas mezurata per la gravito. La SI-unuo de la pezo estas la neŭtono (N).

La pezo de objekto kalkuliĝas kiel produto de la maso m kaj la gravita akcelo g. Ĉar la gravito sur ĉiu loko sur la Tero estas pli-malpli konstanta, tial la maso de korpo en la ĉiutaga parolo multfoje nomiĝas pezo.

La SI-sistemo, enkondukita en 1960, anstataŭigis la malnovan forto-unuon kilofunto (kp) per la nova neŭtono (1 kp = 9,806 N).

La gravito sur la Luno estas pli malgranda ol sur la Tero. Tio signifas, ke korpo, kiu estas mezurata sur la Tero, havas la saman mason sur la Luno, sed ĝia pezoforto tie estas malpli granda.

La gravito varias iomete sur la tersurfaco, je ĉ. 0,5% (ĉe ekvatoro meze de la Tero estas g=9,7803 m/s2, ĉe la polusoj g=9,8322 m/s2, kaj al tio aldoniĝas la vertikalgradiento de -3,05x10-3 m/s2 je radiusa km). Sed ĝi ne estas granda diferenco. Ekzemple se homo pezas 80kg en iu loko, la diferenco (0,5%) estos nur ĝis 400g, kiu estas vere nerimarkinda diferenco en la pesilo. Oni povas facile malgajni 400g simple urinante (0,4l), ekzemple. Do iri al alia parto de la tero estas ne tre efika metodo por malgajni pezon.

Vidu ankaŭ [redakti]

Proverbo [redakti]

Ekzistas proverboj pri pezo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
    « Malgranda pezo, sed granda prezo. »
  • Citaĵo
    « Sur ĉeval' de najbaro la ŝarĝo ne pezas. »

Referencoj [redakti]

  1. Lernu