Biŝkeko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Biŝkeko
(Frunze Фрунзе)
kirgize: Бишкек, ruse: Бишкек
urbo
E7904-Bishkek-Ala-Too-Square.jpg
Placo Ala Too
Flag of Bishkek Kyrgyzstan.svg
Flago
Coat of arms of Bishkek Kyrgyzstan.svg
Blazono
Oficiala nomo: Бишкек
Lando Flago de Kirgizio  Kirgizio
Provinco Provinco Ĉuj
Historiaj regionoj Kirgiza SSR, KSŜ
Montaro Tianŝan
Konata loko Placo Ala-Too
Bazaroj Bazaro Dordoj, Bazaro Oŝ, Bazaro Alamudun
Rivero Ĉu
Situo Biŝkeko
 - alteco 800 m s. m.
 - koordinatoj 42°52′29″N 74°36′44″E  /  42.87472°N, 74.61222°O / 42.87472; 74.61222 (Biŝkeko)
Plej alta punkto
 - alteco 900 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 750 m s. m.
Areo 127,0 km² (12 700 ha)
Loĝantaro 1 022 000 (2009)
Denseco 8 047,24 loĝ./km²
Fondo 1878
Urbestro Nariman Tiuleev
Horzono UTC (UTC+5)
Telefona antaŭkodo +996 312
Situo enkadre de Kirgizio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Kirgizio
Situo enkadre de Azio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Azio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Bishkek
Biŝkeko
Biŝkeko – Foto el la giganta rado ĉe la ĉefa placo
Moskeo en bazaro Alamundun en Biŝkeko

Biŝkeko (Biŝkek) estas la ĉefurbo kaj samtempe la politika, ekonomia kaj kultura centro de Kirgizio. La urbo havas 600 000 da loĝantoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

klimatodiagramo de Biŝkek

Biŝkek situas en alto de 800 m super la marnivelo ĉe la norda parto de la ĝis 4800 m altan Ala-Too-montokresto, plilongiĝo de Tienŝan-montaro. Norde de la urbo etendiĝas onda steparo ĝis preskaŭ al Kazaĥio. Proksime de la urbo fluas la rivero Ĉuj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo evoluis el karavana ripozejo ĉe la silka vojo kondukanta tra la Tian-Ŝan-montaro. En 1825 la uzbeka Ĥanpo de Kokand konstruis tie brikan fortikaĵon, kiun la rusaj soldatoj en 1862 okupis kaj detruis. La rusoj fondis tie garnizonon kaj la allogitaj rusaj kamparanoj eluzis la produkteman nigrateran grundon kaj la loko rapide disvolviĝis. En 1878 oni fondis tie la urbon Piŝpek.

En 1926 la urbo iĝis la ĉefurbo de la novfondita soveta Kirgizio kaj samtempe estis alinomita al Frunzǎ (ruse Фрунзе — Frunze) – laŭ Miĥail Vasiljeviĉ Frunză, kiu naskiĝis en Piŝpek kaj sukcese batalis en la Rusa Enlanda Milito en Centra Azio por la bolŝevismo.

Kun la sendependeco de Kirgizio rericevis la urbo sian malnovan nomon – en la kirgiza formo – kaj nomiĝas ekde tiam Biŝkek.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Kirgize la vorto biŝkekpiŝpek signifas ujon por kumiso. Ekzistas multaj legendoj, kiuj provas pruvi rilaton inter la urbo kaj tia ujo. Sciencaj kalrigoj opinias, ke la nomo estiĝis per popoletimologia klarigo (interpretado) de malnova vorto pri Loko sube ĉe la monto.

Biŝkek hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

Kunsido de estroj de la KSŜ en Biŝkeko, 2008.

Pro la mallonga historio, Biŝkek ne havas historiajn konstruaĵojn. Ĝi estas tipa soveta urbo kun grandaj placoj, tipaj platdomoj, grandaj popmpodomoj.

La aerpoluado en Biŝkek estas tre malalta, kvankam en la proksimo situas preskaŭ la tuta industrio de Kirgizio.