Provinco Ĉuj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Provinco Ĉuj
Чуй областы,
Чуйская область

provinca blazono
KyrgyzstanChui.png
Bazaj informoj
ŝtato: Flago-de-Kirgizio.svg Kirgizio
administra centro: Biŝkeko
areo: 20 200 km²
loĝantoj: 763 900 (en 2009)
loĝdenso: 40 loĝantoj/km²
ISO 3166-2: KG-C
nova moskeo en Milianfan, distrikto Isik-Ata

La provinco Ĉuj (aŭ regiono respektive oblasto Ĉuj, komparu la artikolon pri la neologismo oblasto - kirgize Чуйс областы ["Ĉuj oblasti"], ruse Чуйская область [Ĉujskaja oblast"], en iuj lingvoj ankaŭ latinliterigita ChujChui) estas unu el sep provincoj, kiuj aldone al la du eksterprovincaj urboj Biŝkeko kaj administre dividas la teritorion de la ŝtato Kirgizio. La provinca areo kovras 20 200 kvadratajn kilometrojn, kaj en 2009 en la provinco vivis 763 900 konstantaj loĝantoj. Ĉefa urbo - administre, komerce kaj kulture - estas Biŝkeko, kiu tamen kiel menciite ne mem apartenas al la provinca areo sed estas administre sendependa urbo ĉirkaŭata de la provinca areo. La provinco Ĉuj najbaras (laŭ horloĝa direkto) al Kazaĥio (norde), al la kirgiziaj provinco Narin, provinco Ĵalalabat kaj provinco Talas. Inter 2003 kaj majo 2006 la provinca ĉefurbo cetere estis la urbo Tokmok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

en la valo de la rivero Ĉuj

La ĉefa, nordokcidenta parto de la province estas ebena, raraĵo en Kirgizio. La ebenaĵo fakte estas vasta valo de la rivero Ĉuj. La vala nigra grundo estas tre fekunda kaj estas fote akvumita per rivera akvo. Kultiviĝas tritiko, maizo, sukerbetoj, terpomoj, lucernoj kaj pluraj pliaj legomoj kaj fruktoj. Sum la sovetunia epoko, pluraj notraĵoprilaboraj kaj aliaj industriaĵoj estis starigitaj en la provinco, kreskigante la nombron kaj grandecon de urbaj centroj kiel Tokmok, Kant kaj Kara-Balta. La loĝantaro estas signife pli malunueca ol tiu de la alia regionoj de la ŝtato, kun multaj rusoj, ukrainoj, dunganoj, koreoj, germanoj kaj ajliaj.

La Kirgizaj Ala-Too-montoj konsistigas la sudan limon de la provinco, kaj la nordan limon de la provinco Talas. Ekzistas multaj migraj kaj montgrimpaj vojoj alireblaj de la urboj en la valo. La sudokcidenta parto de la provinco, pli alta en la Kirgizaj Ala-Too-montoj, geografie pli similas al la provinco Narin. La nordorienta malvasta parto, iom simila al "patotenilo", estas la distrikto Kemin en la valo de la rivero Ĉong Kemin.

La ĉefa orienta-okcidenta transporta akso de la provinco estas la aŭtoŝoseo Taraz-Biŝkeko-Balikĉi, kiu ligas la plej multajn urbojn de la provinco. La aŭtoŝosea sekcio okcidente de Biŝkeko estas parto de la eŭropa aŭtoŝoseo E40, loke konata kiel "aŭtoŝoseo M-39" (bazita laŭ la malnova sovetunia aŭtoŝoseo-numeriga skemo). La samaj nombroj aplikiĝas al la ŝoseo kiu daŭrigas nord-orienten el Biŝkeko al Almato, superpontante la riveron Ĉuj kaj forlasante la provincon survoje al Kazaĥio en la limpasejo Kordaj.

La sola fervoja linio en la provinco uzas la saman vojon Taraz-Biŝkeko-Balikĉi; ĝi estas kompare malmulte frekventata nuntempe.

Bazaj soci-ekonomiaj indikoj pri la provinco[redakti | redakti fonton]

konstruante domon el argilaj brikoj en Miljanfan
  • Loĝantaro: 763,900 (takso de la 1-a de januaro 2009)[1]
  • laborpostenoj: 328,000 (2008) [2]
  • Registritaj senlaboruloj: 7089 (на 2008)[3]
  • eksporto: 248,1 milionoj da usonaj dolaroj (en 2008)[4]
  • importo: 220,9 milionoj da usonaj dolaroj (2008) [5]
  • Rektaj eleksterlandaj investoj en 2008: 66,2 milionoj da usonaj dolaroj [6]

Distriktoj de la provinco[redakti | redakti fonton]

La provinco estas administre dividita en 8 distriktojn, kaj la eksterdistriktan urbon Tokmok: [7] [8][9] La distrikto Ĉuj ĉirkaŭas la urbon Tokmok. La distrikto Alamudun xxirkaŭas la urbon Biŝkeko, kiu kiel menciite ne estas parto de la provinco sed sendependa provinconivela administra unuo. La sudokcidenta parto estas administrata kiel du eksklaboj de la distriktoj Ĝaijl kaj Panfilov; krome la distrikto Panfilov kovras la valon en la sudooriento kaj Ĝaijl la montojn en la nordo, okcidento kaj sudokcidento. La distriktoj ĉi-sube estas listigataj de oriento al okcidento:


Distrikto Ĉefurbo Loĝantaro (2006)
distrikto Kemin Kemin 50 900
distrikto Ĉuj Ĉuj 42 261
urbo Tokmok Tokmok 58 000
distrikto Isik-Ata Kant 125 856
distrikto Alamudun Lebedinovka 111 783
distrikto Sokuluk Sokuluk 136 543
distrikto Moskovskij Belovodskoje 81 812
distrikto Jaiyl Kara-Balta 94 428 (2009)
distrikto Panfilov Kainda (Каинда) 40 451

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. loĝantaro: informo de la nacia komitato pri statistiko (kirgize kaj ruse)
  2. laborpostenoj: informo de la nacia komitato pri statistiko (kirgize kaj ruse)
  3. senlaboruloj: informo de la nacia komitato pri statistiko (kirgize kaj ruse)
  4. eksporto: informo de la nacia komitato pri statistiko (kirgize kaj ruse)
  5. importo: informo de la nacia komitato pri statistiko (kirgize kaj ruse)
  6. investoj: informo de la nacia komitato pri statistiko (kirgize kaj ruse)
  7. informo de la provinca registaro pri la distrikto Ĉuj (Чуйская областная госадминистрация: Чуйский район, ruse)
  8. informo de la provinca registaro pri la urbo Tokmok (Чуйская областная госадминистрация: Город Токмок, ruse)
  9. informo de la provinca registaro pri la provincaj distriktoj, ruse)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]