Provinco Ĵalalabat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo traktas la kirgizian provincon Ĵalalabat, foje ankaŭ laŭ la ruslingva traduko nomata Ĝalalabad. Samnoma urbo Ĝalalabad, ankaŭ centro de provinco, ekzistas en Afganio.
Provinco Ĵalalabat
Жалалабат областы,
Джалал-Абадская область

KyrgyzstanJalal-Abad.png
Bazaj informoj
ŝtato: Flago-de-Kirgizio.svg Kirgizio
administra centro: Ĵalalabat
areo: 33 700 km²
loĝantoj: 994 000 (en 2009)
loĝdenso: 29 loĝantoj/km²
ISO 3166-2: KG-J
la monto Taŝ Komur en la provinco, vidata de la "Krokodila Monto"

La provinco Ĵalalabat (aŭ regiono respektive oblasto Ĵalalabat, komparu la artikolon pri la neologismo oblasto - kirgize Жалалабат областы ["Ĵalalabat oblasti"], ruse Джалал-Абадская область [Ĝalal-Abadskaja oblast"], esperantigite foje nomata Ĵalalabato laŭ la kirgiza formo, foje ankaŭ Ĝalalabado laŭ la en eksa Sovetunio hegemonia ruslingva formo) estas unu el sep provincoj, kiuj aldone al la du eksterprovincaj urboj Biŝkeko kaj administre dividas la teritorion de la ŝtato Kirgizio. La provinca areo kovras 33 700 kvadratajn kilometrojn, kaj en 2009 en la provinco vivis 994 000 konstantaj loĝantoj. Ĉefa urbo - administre, komerce kaj kulture - estas la samnoma urbo Ĵalalabat. La provinco najbaras (laŭ horloĝa direkto) al la kirgiziaj provincoj Talas, Ĉuj, Narin, kaj al Uzbekio.

La provinco estis kreita en novembro 1939. En januaro 1959 ĝi iĝis parto de la najbara provinco Oŝ, sed regajnis sian malnovan sendependan provincan statuson en decembro 1990. La provinco konsistas el 8 distriktoj, kaj inkluzivas 5 urbojn, 8 urbotipajn loĝlokojn kaj 415 vilaĝojn[1]

Geografio[redakti | redakti fonton]

La provinca areo kovras pli-malpli sesonon (ekzakte 16,9 procentaĵojn) de la tuta teritorio de Kirgizio, en la centra-okcidenta parto de la ŝtato.

La suda rando de la provinco estas parto de la Fergana Valo. La resto de la provinco estas monteca. M41, la ĉefa nord-suda aŭtoŝoseo el Biŝkeko al , prenas tre zigzagan vojon tra la centro de la provinco. Alia ŝoseo sekvas la sudan limon preskaŭ ĝis la okcidenta pinto kaj tiam turniĝas nordoorienten tra la valo Ĉatkal al la urbo Kizil-Adir en la provinco Talas. Plia ŝoseo (fermita en vintroj kaj de la montoĉeno Ferganaal Kazarman nur veturebla per ĉiuterenaj veturiloj) kondukiĝas orienten al Kazarman kaj Narin.

Integra parto de la ŝtata energia sistemo estas la hidroelektra centralo de la akvobaraĵo Toktogul, kiu provizas elektron kaj akvon kaj al Kirgizio kaj al la najbaraj ŝtatoj.

Ekologio kaj medio[redakti | redakti fonton]

La areo havas plurajn montajn lagojn, juglandoarbarojn kaj mineralajn fontojn. En ĝi situas la tutmonde plej granda juglandoarbaro, nomata Arslanbob, proksimume 40 kilometrojn norde de la urbo Ĵalalabat. La provinco riĉas je ekologiaj trezoroj. Inter la strikte protektataj areoj (laŭ kategorio 1a de la unuiĝo IUCN) en la provinco estas la ŝtata biosfera naturrezervejo Saraj-Ĉelek, la ŝtataj naturrezervejoj Beŝ Aral kaj Padiŝata. Sed pluraj pliaj montaj kaj valaj pejzaĝoj, rokoj, kavoj, riveroj kaj akvofaloj estas strikte protektataj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

hejmbesta merkato en Kizil-Ĝar, provinco Ĵalalabad

Tritiko, fruktoj, legomoj, maizo, nuksoj, tabako, kaj silkraŭpaj kokonoj estas kultivataj en la regiono. La provinco ankaŭ havas kelkajn teksaĵofabrikejojn kaj akvoenergiajn centralojn. Mineraloj, natura gaso, karbo, metaloj kaj petrolo estas trovata ĉi-tie, aparte ĉirkaŭ la urbo Koĉkor-Ata, kiu estas malgranda petrolindustria centro. La plej granda parto de la minado de mineraloj, metaloj kaj karbo, kaj de la elterigo de gaso kaj petrolo, abunda en la sovetunia epoko, tamen finiĝis.

Perlo de la regiono estas la natura rezervejo Sari-Ĉelek kun la samnoma lago Sari-Ĉelek, ĉirkaŭita de sovaĝaj fruktoarbaroj kaj neĝokovritaj montopintoj.

Kelkaj ripozlokoj el la sovetunia epoko ofertas akvoterapiajn programojn por pacientoj de pluraj kronikaj malsanoj. Pluraj kompanioj sukcesis komerci per boteligita minerala akvo en kaj ekster Kirgizio.

Krom la malmultaj randoj de la Fergana Valo, la provinco estas lando de montaroj. Estas senlimaj eblecoj por migrado kaj montogrimpado en la areo, sed la manko je turisma infrastrukturo malfaciligas restadojn de vizitantoj. Registare subtenata programo por protekto de la biodiverseco penas protekti la naturajn trezorojn de la regiono kaj subteni ekologian, "molan", turismon.

Bazaj soci-ekonomiaj indikoj pri la provinco[redakti | redakti fonton]

  • Loĝantaro: 994 000 (takso de la 1-a de januaro 2009)[2]
  • laborpostenoj: 390 700 (en 2008) [3]
  • Registitaj senlaboruloj: 18 707 (en 2008)[4]
  • eksporto: 87,1 milionoj da usonaj dolaroj (en 2008) [5]
  • importo: 111,5 milionoj da usonaj dolaroj (en 2008) [6]
  • rektaj eleksterlandaj investoj (en 2008): 16, milionoj da usonaj dolaroj [7]

Distriktoj de la provinco[redakti | redakti fonton]

La provinco estas administre dividita en 8 distriktojn (la sudaj distriktoj estas nombrataj de oriento al okcidento): [8]:

Distrikto Ĉefurbo situo
distrikto Suzak Suzak sudo 1
distrikto Bazar-Korgon Bazar-Korgon sudo 2
distrikto Nooken Masi sudo 3
distrikto Aksi Kerben]] sudo 4
distrikto Ala-Buka Ala-Buka]] sudo 5
distrikto Ĉatkal Kaniŝ-Kija okcidento
distrikto Toktogul Toktogul nordo
distrikto Toguz-Toro Kazarman oriento

Demografio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. mallonga priskribo de la provinco (ruse)
  2. loĝantaro: informo de la nacia komitato pri statistiko (kirgize kaj ruse)
  3. laborpostenoj: informo de la nacia komitato pri statistiko (kirgize kaj ruse)
  4. senlaboruloj: informo de la nacia komitato pri statistiko (kirgize kaj ruse)
  5. eksporto: informo de la nacia komitato pri statistiko (kirgize kaj ruse)
  6. importo: informo de la nacia komitato pri statistiko (kirgize kaj ruse)
  7. eleksterlandaj investoj: informo de la nacia komitato pri statistiko (kirgize kaj ruse)
  8. la provincaj distriktoj (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]