Maskato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Maskato
arabe: مسقط Masqaṭ
urbo
Muscat Gate Museum.jpg
Pordego al Maskato, nun muzeo
Flag of Muscat.svg
Flago
Oficiala nomo: مسقط
Sultanujo Flago de Omano  Omano
Duoninsulo Araba duoninsulo
Gubernio Maskato
Montaro Al-Haĝar
Maro Araba Maro
Situo Maskato
 - alteco 69 m s. m.
 - koordinatoj 23°36′31″N 58°35′31″E  /  23.60861°N, 58.59194°O / 23.60861; 58.59194 (Maskato)
Areo 3 500,0 km² (350 000 ha)
Loĝantaro 734 697 (2010)
 - de metropolo 1 211 976
Denseco 209,91 loĝ./km²
Golfo Golfo de Omano
Unuaj mencioj 1-a jarcento
Sultano Qaboos bin Said al Said
Horzono UTC (UTC+4)
Situo enkadre de Omano
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Omano
Situo enkadre de Azio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Azio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Muscat
Retpaĝo: www.omanet.om
Malnova Maskato

Maskato (arabe مسقط Masqat; en la angla Muscat) estas la ĉefurbo de Omano. La nomo signifas loko de falado - supozeble aŭ pro tio, ke oni tie faligas la ankrojn de ŝipoj, aŭ pro la kruta marbordo. En la urbo kaj ĝiaj antaŭurboj Matrah, Ruwi, Qurum kaj Sib vivas proksimume 880.200 homoj (2005), la plej granda parto ekster la kerna urbo Maskato.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo situas ĉe la marbordo en la oriento de Omano, apud la golfo de Omano, fone de golfeto ĉirkaŭita de rokaj krutaĵoj.

La vetero en la urbo estas tre varma.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La urbo Maskato estas grava pro la eksporto de nafto tra la haveno. Krome la incenso de tie havas tutmondan famon. La flughaveno de la urbo (Internacia Flughaveno de Seeb) troviĝas en distanco de 30 km de la urbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 16a jarcento Maskato atingis gravecon por Eŭropo, kiam ĝi en 1507 estis okupita de Portugalio, kiu volis kontroli la komercon en la persa golfo. La portugaloj sukcesis resti en Maskato ĝis 1650, kiam la Yaruba-dinastio el Omano forpelis ilin. Poste la urbo evoluis al grava komerca haveno en la orienta araba duoninsulo.

Inter 1779 kaj 1792 Sayyid Hamad ibn Said translokigis la ĉefurbon de Omano ekde Rustaq al Maskato. Ekde 1808 Maskato estas sidejo de la registaro.

Fine de la 19a jarcento la urbon ĉirkaŭis 4,5 m alta muro, en kiu estis nur du pordegoj. Krome la urbo, same kiel la haveno estis protektita per fortikaĵoj kaj turoj. Interne estis malvastaj, kurbaj kaj malpuraj stratoj. El la portugala tempo restis kelkaj preĝejoj uzataj kiel stokejoj. Tiutempe la urbo estis centro de grava surmara komerco kaj stokadejo por la eksporto al Persio.

Maskato en la moderna tempo[redakti | redakti fonton]

Ekde 1970 (la t.n. omana renesanco) kadre de la modernigo de la tuta lando ankaŭ Maskato estis energie plukonstruata. Ĝi evoluis al la plej grava komerca kaj industria centro de la lando.

Hodiaŭ en Maskato troviĝas modernaj malsanulejoj, multaj superaj lernejoj, granda haveno (Mina Qaboos Haveno), la internacia flughaveno Seeb, radio- kaj televido-stacio kaj borso. En la gubernio Maskato loĝas 27,1 % de la tuta loĝantaro de Omano (censo 2003).

De la iamaj fortikaĵoj konserviĝis fosejo (arabe Al-Hosn). Krome la du urbaj pordegoj travivis: Bab al Matha'eeb - la "pli granda pordego" kaj la "pli malgranda pordego".

Celoj de ekskursoj[redakti | redakti fonton]

Maskato havas plurajn belajn strandojn: La strandon Qurum, Bandar Al-Jissah kaj Yeti. Ŝatataj publikaj verdejoj estas la natura parko Qurum, Riam kaj Kalbouh.

Vidindaĵoj estas la granda moskeo de sultano Qaboos, la Souq de Muttrah kaj la fortikaĵoj de Al-Jalali kaj Al-Mirani, kiuj troviĝas flanke de la sultana palaco Al-Alam. Krome indas mencii Burj Al-Sahwa, la horloĝturan placon kaj la proksiman hotelon palaco Al-Bustan, kiu apartenas al la plej elegantaj hoteloj de la araba duoninsulo.

Ĉiujare la Festivalo de Maskato altiras multajn vizitantojn.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Altlernejoj[redakti | redakti fonton]

Maskato havas pli ol dekon da diversaj altlernejoj, interalie universitaton kaj altlernejojn pri tekniko, financo kaj diversaj fakoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]