Panajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Panajo
la insula silueto
la insula silueto
Situo Pacifika oceano
Insularo Filipinoj
Geografia situo 11° 9′ N, 122° 29′ O11.15122.483333333332117Koordinatoj: 11° 9′ N, 122° 29′ O
Panajo (Filipinoj)
DEC
Panajo
Areo 12 011 km²
Plej alta loko monto Madias
2 117 m
Loĝantaro 3 973 877 (2007)
331 loĝ./km²
v  d  r
Information icon.svg

Panajo (hispane kaj tagaloge Panay) estas insulo en la Filipinoj lokigita en la okcidenta parto de la insularo Bisajoj. Politike, ĝi estas dividita en kvar provincojn: Aklano (Aklan), Antiko (Antique), Kapiso (Capiz) kaj Iloilo, ĉiuj en la administra regiono okcidentaj Bisajoj. La insulo situas sudoriente de la insulo de Mindoro kaj nordokcidento de Negroso, disigita de la Gimara Markolo. Sude inter la insuloj Negroso kaj Panajo situas la insula provinco de Gimaroj (Guimaras). Norde estas la Sibuja Maro kaj la insulara provinco Romblono; en la sudokcidento estas la Sulua Maro kaj la Panaja Golfo.

Sume la insulo ampleksas areon de 12 011 kvadrataj kilometroj. Laŭ censo de la jaro 2007 entute 3 973 877 loĝantoj vivis sur la insularo, kio rezultigas loĝdenson de 330 loĝantoj po km².