MIMAROPA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Romblono)
MIMAROPA
regiono en Filipinoj
Akvejo
Geografia situo 10° 40′ N, 119° 30′ O (mapo)10.666666666667119.5Koordinatoj: 10° 40′ N, 119° 30′ O (mapo) f1
Mapo de MIMAROPA
Mapo de MIMAROPA
Tuta areo dep1f1

LandoFilipinoj

ĈefurboCalapan
- koordinatoj11° N, 120° O (mapo)10.666666666667119.5Koordinatoj: 11° N, 120° O (mapo) [+]
Areo29 620,9 km² (2 962 090 ha) [+]

Loĝantaro3 228 558 [+] (1-a de majo 2020)
Denseco109 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2PH-41

MIMAROPA (Filipinoj)
MIMAROPA (Filipinoj)
DEC

Vikimedia Komunejo:  Mimaropa [+]
vdr

La akronimo MIMAROPA titoligas unu el 17 administraj regionoj de la ŝtato Filipinoj. Ĝia teritorio grupigas kvin provincojn (en la apuda mapo apud la regiona nomo ĉiuj kolorigitaj en nuancoj de bruno): Okcidenta Mindoro (Kanlurang Mindoro / Mindoro Occidental) kaj Orienta Mindoro (Silangang Mindoro / Mindoro Oriental), Marinduko (Marinduque), Romblono (Romblon) kaj Palavano (Palawan) - unuopaj literoj el ĉiuj provinconomoj en la hispana respektive filipina kune konsistigas la arkonimon.

Ĉiuj el tiuj provincoj havas propran registaron, estratan de guberniestro (gobernador). Por elektoj la provincoj estas subdividitaj al kongresaj distriktoj (distrito), kiuj elektas po deputiton. Dek kvar el la dek sep regionoj de la Filipinoj estas signitaj per numeroj: MIMAROPA havas la numerigon "4-B".

La regiono geografie ampleksas la insularon inter la insulo Luzono nordoriente kaj Borneo sudokcidente - la plej granda el la regionaj insuloj nomiĝas Mindoro kaj estas la sepa plej granda el ĉiuj filipinaj insuloj. Ene de la regiono, la dua plej granda insulo estas Palavano, la plej granda parto de la samnoma provinco. La teritorio de la insulara regiono MIMAROPA sume kovras areon de 27 456 kvadrataj kilometroj, kaj en 2010 havis 2 744 671 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de 100 homoj po kvadrata kilometro.

Urboj[redakti | redakti fonton]

Ĉefurbo de MIMAROPA estas Kalapano. Aliaj urboj: