Provinco Palavano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la Provinco Palavano en Filipinoj

Palavano estas insulara provinco de la Filipinoj situa en la administra regiono MIMAROPA. Ties ĉefurbo estas Urbo Puerto Princesa, kaj ĝi estas la plej granda provinco en la lando laŭ totala areo de jurisdikcio. La insuloj de Palavano etendas el Mindoro nordoriente al Borneo sudokcidente. Ĝi situas inter la Sudĉina Maro kaj la Sulua Maro. La provinco nomiĝas laŭ sia plej granda insulo, Palavano, kiu estas 450 km longa, kaj 50 km larĝa.[1][2]

La Provinco Palavano estas komponita de la longa kaj mallarĝa Insulo Palavano, plus nombro de aliaj pli malgrandaj insuloj ĉirkaŭ tiu ĉefa insulo. La Kalamianaj insuloj, nordokcidenten konsistas el Insulo Busuanga, Insulo Kuljono kaj Insulo Korono. Insulo Durangano preskaŭ tuŝas la plej okcidentan parton de Palavano, dum Insulo Balabako situas for ĉe la suda pinto, separata el Borneo de la Markolo Balabaka. Krome, Palavano kovras la Insulojn Kujo en la Sulua Maro. La disputitaj Insuloj Spratly, situaj je kelkaj centoj de kilometroj okcidente estas konsiderata parto de Palavano de Filipinoj, kaj estas surloke nomataj Insuloj Kalajanaj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. WowPhilippines:Palawan - the Philippines' Last Frontier. Konsultita la 27an de aŭgusto 2008.
  2. MSN Encarta: Palawan. Konsultita la 5an de septembro, 2008.