Zamboango Sibugaja
El Vikipedio
Zamboango Sibugaja - cebue Zamboanga Sibugay - estas provinco de la Filipinoj. La provinca teritorio situas sur la insulo Mindanao, la dua plej granda insulo de la lando. La provinco estas parto de la regiono 9 de la Filipinoj - la Zamboanga Duoninsulo, en kiu ankaŭ situas la provincoj norda Zamboango kaj suda Zamboango.
Administra centro de la provinco estas la urbo Ipil, kaj laŭ la censo de la jaro 2007 en ĝi vivis 546.186 homoj.