CALABARZON

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Laguno (provinco))
CALABARZON
Administra regiono
regiono en Filipinoj [+]

LandoFilipinoj

ĈefurboCalamba
- koordinatoj14° N, 122° O (mapo)14121.5Koordinatoj: 14° N, 122° O (mapo)
Areo16 873,31 km² (1 687 331 ha) [+]

Loĝantaro16 195 042 [+] (1-a de majo 2020)
Denseco959,8 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoNorma Horzono de Filipinoj [+]
ISO 3166-2PH-40

CALABARZON (Tero)
CALABARZON (Tero)

CALABARZON (Filipinoj)
CALABARZON (Filipinoj)
DEC

Map
CALABARZON
Vikimedia Komunejo:  Calabarzon [+]
vdr

La akronimo CALABARZON - /ka-la-bar-zon/ - titoligas unu el 17 administraj regionoj de la ŝtato Filipinoj. Ĝia teritorio grupigas kvin provincojn (en la apuda mapo apud la regiona nomo ĉiuj kolorigitaj en nuancoj flavaj aŭ olivkoloraj): Kavito (Cavite), Laguno (Laguna), Batangoj (Batangas), Rizalo (Rizal) kaj Kezono (Quezon) - unuopaj literoj el ĉiuj provinconomoj en la hispana respektive filipina kune konsistigas la akronimon.

Ĉiuj el tiuj provincoj havas propran registaron, estratan de guberniestro (gobernador). Por elektoj la provincoj estas subdividitaj al kongresaj distriktoj (distrito), kiuj elektas po deputiton. Dek kvar el la dek sep regionoj de la Filipinoj estas signitaj per numeroj: CALABARZON havas la numerigon "4-A".

La regiono geografie ampleksas la sudorientan parton de la insulo Luzono. La teritorio sume kovras areon de 16 229 kvadrataj kilometroj, kaj en 2010 havis 12 609 803 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 777 homoj laŭ kvadrata kilometro.

Urboj[redakti | redakti fonton]