Zambaloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Marko sur bildo

Zambaloj
situo de la provinco
(helruĝe, ĉe la okcidenta marbordo)

Zambaloj - hispane Zambales - estas provinco de la Filipinoj. La provinca teritorio situas ĉe la okcidenta marbordo de la insulo Luzono, la plej granda insulo de la lando. La provinco estas parto de la administra regiono 3 de la Filipinoj - la regiono Centra Luzono.

Administra centro de la provinco estas la urbo Iba. Laŭ la censo de la jaro 2007 sur la provinca teritorio vivis 720 355 homoj. Ĝi kovras areon de 3 714 kvadrataj kilometroj, kaj la loĝdenso do estas po 193 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro.