Davao (urbo)
| Davao | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Devizo: Love, Peace, and Progress (amo, paco kaj progreso) |
||
| Administrado | ||
| Lando | Filipinoj | |
| Regiono | Davaa Regiono | |
| Provinco | Suda Davao | |
| Urbestro | Rodrigo R. Duterte | |
| Poŝtkodo | 8000 | |
| Telefona antaŭkodo | 82 | |
| Retpaĝaro | www.davaocity.gov.ph | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 1.363.337[1] | |
| Loĝdenso | 558 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
07°04′20″N 125°36′25″O / 7.07222°N, 125.60694°OKoordinatoj: 07°04′20″N 125°36′25″O / 7.07222°N, 125.60694°O | |
| Alto | 22 m | |
| Areo | 2.443,61 km² | |
| Horzono | UTC+8 | |
Davao (oficiala nomo en la filipina lingvo: Lungsod ng Dabaw) estas grava urbo de la Filipinoj. Ĝi okupas la nordan parton de la provinco Suda Davao, sed estas administre memstara.
Davao estas la ĉefurbo de la filipina regiono Davao kaj la fakta ĉefurbo de insulo Mindanao, kvankam tian titolon ĝi jure ne posedas.
Kun areo de pli ol 2.400 km² ĝi estas la plej ampleksa urbo de la lando kaj unu el la plej ampleksaj de la mondo. Ĝi konsistas el 184 kvartaloj (baranggay). 40 el ili ne havas propran nomon, sed nur numeron (de 1 al 40).
Lingvoj [redakti]
La lingvo precipe uzata estas la cebua, en kiu la urbo nomiĝas Dakbayan sa Dabaw. Oni uzas ankaŭ la tagalogan, la anglan kaj aliajn filipinajn lingvojn. La miksa lingvaĵo foje uzata, kiam parolantoj de la cebua kaj de la tagaloga interkomunikas, estas nomata bisalog ("bis" referencas al la familio de la bisajaj aŭ visajaj lingvoj).
Ĝemelecoj [redakti]
Davao oficiale havas ok ĝemelecojn kun aliaj urboj kaj unu urban amikecon. La ĝemelaj urboj estas:
Keelung en Tajvano
Koror en Palaŭo
Manado en Indonezio
Manilo en Filipinoj
Nanning en Ĉinio
Tacoma en Usono
San Juan (Filipinoj) en Filipinoj
Vladivostoko en Rusio
Urba amikeco ekzistas inter Davao kaj Uijeongbu en Suda Koreio.