Eŭrazia skolopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Eŭrazia skolopo
Scolopax rusticola.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Skolopoj Scolopax
Specio: S. rusticola
Scolopax rusticola
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Eŭrazia skolopo [1], Scolopax rusticola estas mezgranda vadbirdo de la genro Scolopax, familio de Skolopedoj, al kiu nomigas, kaj ordo de Ĥaradrioformaj, karakterizita de longa mallarĝa beko kaj kamufla malhelbruna plumaro.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskuloj estas 33-38 cm longaj, inkludante 6-8 cm longan rektan bekon -pli malhelan ĉepinte-, kaj havas enverguron de 55-65 cm; tio estas grando de kolombo. La fortika korpo de la skolopo havas cinaman koloron dorse -kun kelkaj blankaj kaj nigraj makuloj- kaj grizhelbruna aŭ grizflaveca sube tre striita. Ĝi havas grandajn nigrajn okulojn -kun blanka okulringo- tre alte en la hela vizaĝo, tra kiuj estas du tri malhelaj strioj -unu traokule- simile al galinagoj. La flugiloj estas larĝaj kaj rondformaj kaj la kruroj malongaj kaj rozkolorecaj. Tiu birdo ne montras la videblajn dorsajn striojn de sia amerika parenco dumfluge, sed tiam videblas ĉevoste blankan mallarĝan bordon kaj antaŭan nigran bendon.

Tiu specio diferenciĝas de la tipaj galinagoj de la genro Gallinago pro la malhelaj strioj ĉekape ne tiom laŭlonge de la vizaĝo sed pli videble laŭlarĝe de flanko al flanko sur la krono ĝis la kolo; pli precize temas pri tri tre larĝaj nigraj bendoj -poste aliaj pli mallarĝaj ĉekole- kaj inter ili mallarĝaj helbrunaj aŭ brunruĝaj strioj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ties reprodukta medio estas marĉaj arbaraj lokoj kaj vintre ankaŭ malsekaj arbustejoj. Tiu palearkta specio estas la skolopo troviĝanta tra plej granda parto de la mezvarma kaj subarkta Eŭrazio tio estas el Britio, Acoroj kaj Kanarioj ĝis Japanio, la tuta Eŭropo, escepte norda Skandinavio kaj la Mediteraneo, kaj la tuta Siberio -ne la plej norda-. Nordaj kaj aziaj loĝantaroj migras al suda Eŭropo -la Mediteraneo- aŭ suda Azio -el Irano ĝis Vjetnamio- respektive. Birdoj de plej mildaj okcidentaj eŭropaj landoj estas loĝantaj. Tiu skolopo estas anstataŭita en la Nova Mondo de tre simila sed iomete pli malgranda Amerika skolopo.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Masklo ludas flugan ceremonion krepuske dum seksa pariĝado per dubema kaj fidema flugado kaj bekomontrado suben. Dume li krakas tri- kvarfoje kaj finas per akra krio. Ili nestumas surplanke en malferma arbara lokiĝo foje sub arbo. La ino demetas 4 grizbrunajn makulitajn ovojn. La kovado daŭras ĉirkaŭ 3 semajnoj kaj tion helpas kaj protektas la kamufla plumaro. La ino zorgas la idojn kiuj elnestiĝas nur horojn post eloviĝo kaj manĝas solaj post duonmonato.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Tiuj birdoj manĝas per tuŝoprobado en milda grundo inter arbustoj, kutime tre kaŝite el homa aŭ predanta rigardo. Ili manĝas ĉefe tervermojn kaj insektojn kaj ankaŭ iom da planta materialo. Ili estas laŭ kutimoj pli krepuskaj, estante pli lertaj mateniĝe kaj krepuske. Tiu specio estas ĝenerale soleca.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

En multaj landoj skolopoj estas ĉasataj, ekzemple en Britio kie ties grando, rapido kaj flugaj bildoj allogas ĉasistojn. Tio endanĝerigas la specion kaj malpliigis la loĝantarojn, ĉefe eŭropan.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ Plena Vortaro (1909), p. 385 : "rustikolo"

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] pri ĉaso de skolopoj
  • [2] same kun priskribo de flugo de skolopoj