Trikolora vanelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Trikolora vanelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Vanellus
Specio: V. tricolor
Vanellus tricolor
(Vieillot, 1818)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Charadrius tricolor Vieillot, 1818
Hoplopterus tricolor (Vieillot, 1818)
Lobivanellus tricolor (Vieillot, 1818)

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Trikolora vanelo (Vanellus tricolor) estas eta aŭ mezgranda (29 cm) vadbirdo de la familio de Ĥaradriedoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en la plej granda parto de Aŭstralio kaj Tasmanio sed ĝi ne ĉeestas la nordan trionon de la kontinento.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Trikolora vanelo estas rekonebla pro siaj nigraj kapo kaj brusto kio kontrastas klare kun blankaj okulostrio, gorĝa makulego kaj ventro. La okuloj estas flavaj kaj ĉirkaŭitaj de karna flava okulringo. Estas eta ruĝa brido ĉe la bazo de flava beko. Ĉio tio havigas al tiu specio tre allogajn vizaĝon kaj kapon: oni povus diri, ke ĝi havas ĉu rimarkindan blankan okulostrion ĉu larĝegan nigran Ŭon en brusto. La flugiloj kaj dorso estas brunaj kaj la kruroj malhelruĝaj.

Estas du specioj de la genro Vanellus en Aŭstralio kaj unu subspecio; la alia specio estas pli komuna, nome Maskita vanelo -iomete pli granda sed kun pli mallonga vosto- kiu disiĝas en Vannellus miles miles kaj Vanellus miles novaehollandiae.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La Trikolora vanelo estas ne nur la malplej komuna el la du specioj de aŭtraliaj vaneloj, sed ankaŭ la malplej videbla. Ĝi loĝas ĉe malferma kamparo kun malalta herbejo, staplejo aŭ novaloj. Pliigo de terkulturejoj aŭ herbejoj favoras tiun specion, sed ĝi ne ŝatas herbejojn de alta herbaro. Ĉiam ili loĝas en pli sekaj medioj ol Maskita vanelo kaj malofte ĉe strandoj.

Ili moviĝas dumnokte serĉe de pli abunda manĝejoj. Ili manĝas insektojn, vermojn, araneojn, helikojn kaj semojn, se la sezono estas tro seka. Foje ili piedpremas la plankon por ĝeni saltontajn insektojn kiuj estos tiele facile kaptitaj.

Voĉo de tiu specio estas laŭta "ĉi-ĉil-ĉee-ĉe".

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Nestoj estas konstruitaj en surplankaj skrapejoj profitante etajn ŝtonojn, bastonetojn aŭ eĉ bestajn fekaĵojn. Ovoj kaj idoj estos kamuflaj. Ambaŭ gepatroj defendos sian teritorion agreseme kontraŭ entruduloj, inkludante homojn. Ili povas ankaŭ plenumi konfuzigajn ceremoniojn per ŝainigo havi rompitan flugilon kaj malproksimigi fremdulon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]