Himantopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Himantopo
Whiteheadedstilt.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Rekurbrostruledoj Recurvirostridae
Genro: Himantopo (genro) Himantopus
Specio: H. himantopus
Himantopus himantopus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Subspecioj
  • H. h. himantopus
  • H. h. leucocephalus
  • H. h. knudseni
  • H. h. mexicanus
  • H. h. melanurus
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Himantopo (Himantopus himantopus) estas svelta kaj eleganta vadbirdo el familio de Rekurbrostruledoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj. Tiu vorto utilas por tiu specifa specio, sed ankaŭ por ĉiu birdo en la genro Himantopus.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas migranta birdo kiu reproduktiĝas en orienta kaj sudokcidenta Hispanio kaj suda Portugalio, la Mediteranea Maro kaj Francio, centra Azio ĝis norda Ĉinio. Vintras en suda Afriko sub Saharo, kaj en Azio en Barato kaj Indoĉino.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La plenkreska birdo havas korpon grandan de 30-40 cm kaj enverguron de 60-50 cm.

Ĝi havas relative longajn, ruĝajn krurojn, per kiuj ĝi povas iri en profundaj akvoj, kie aliaj birdoj ne povas. Ĝi havas longan, rektan, maldikan (kiel pinglo), nigran bekon, per kiu ĝi trafiltras la ŝlimajn bordojn de la malprofundaj akvoj aŭ vadante en la akvo serĉas la nutraĵon, ĉefe insektojn kaj krustulojn.

Somere la dorsa flanko de masklo estas blu-nigra, suba korpoparto estas blanka. La verto, nuko, posta flanko de la kolo estas nigra. La femalo havas similan, sed pli palan plumaron. La junaj kaj (vintre) la maljunaj birdoj havas pli helan kapon, sur kiu troviĝas grizaj makuletoj. La flugilo estas mallarĝa, pinta, ambaŭdorse nigra. La fluganta birdo estas rekonebla pri la kojnoformaj, malhelaj flugiloj, longe etenditaj ruĝaj kruroj.

Temas pri nekonfuzebla birdo pro la rimarkinda kontrasto inter la nigraj kaj blankaj partoj. La longaj rozkoloraj kruroj videblas klare dumfluge ĉar aperas 20 cm for de la vosto.

Vivloko[redakti | redakti fonton]

Marĉoj, lagunoj, kareksaj kampoj. Ĝi nestas inter kareksa fasko, terpeceto.

La nesto estas nuda truo inter herbo surplanke proksima de akvo.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La normala flugo estas ne tro rapida, sed rekta. La nuptoflugo printempe estas tre varia, arta. La vadado, irado estas gracia. Irante, ĝi ade kapklinetas. Atenta, vigla birdo, ĝi atentigas eĉ aliajn birdojn per sia voĉo „ket, ket kit, ket”.

Nestado estas mezkolonie laŭ etaj grupoj foje kun avocetoj. Ambaŭ gepatroj kovas la ĝenerale 4 ovojn dum 25 tagoj, komence de la somero, en kolonioj. La idoj flugkapablas post unu monato. La idojn predas ermeno, ezoko, buteo, kampa akcipitro.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La ordigo de tiu birdo estas malfacila, ĉar multaj opinias ke temas pri kvin specioj kaj aliaj pri kvin subspecioj, nome

  • H. h. himantopus
  • H. h. leucocephalus
  • H. h. knudseni
  • H. h. mexicanus
  • H. h. melanurus

Pli precize oni povus diri, ke

  • Himantopus himantopus himantopus ĉeestas plej grandan parton de varma suda kaj sudorienta Eŭropo, suda Azio kaj norda Afriko.
  • Nigrokola himantopo, kiu reproduktiĝas el Usono ĝis norda Sudameriko kaj havas malhelan kapon kun blanka punkto surokule. Ĝi estas nomita Himantopus mexicanus laŭ la Sibley-Monroe listo.
  • tiu himantopo de suda Sudameriko melanurus estas pli granda ol mexicanus kaj ofte havas blankan kronon.
  • la rara kaj endanĝerigita -pro perdo da medioj- el Havajo knudseni havas pli da nigro en ties kolo ol la Amerikaj formoj kaj estas la ununura akvobirdo bredanta en la insularo.
  • leucocephalus de sudorienta Indonezio kaj Aŭstralio havas blankan kapon.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]