Siberia arĝentmevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Siberia arĝentmevo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Larus Larus
Specio: Siberia arĝentmevo 'Larus vegae'
Palmén, 1887 1887
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

The Siberia arĝentmevo, Larus vegae, estas nomo por la taksono Larus vegae Larus (argentatus) vegae, membro de la mevaro inter Arĝentmevo kaj Malhela mevo komplike klasebla mevo, ĉiukaze birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj.

Ĝi estas granda mevo kiu reproduktiĝas en nordorienta Azio. Ĝia klasado estas ankoraŭ polemika kaj malcerta. Estas almenaŭ du subspecioj: Vega mevo, Larus (vegae) vegae, kaj Mongolia mevo, Larus (vegae/cachinnans) mongolicus. Ambaŭ povas esti klasitaj kiel separitaj specioj aŭ kiel subspecioj de aliaj rilataj mevo ekz. Mongolia mevo kiel subspecio de Kaspia mevo, Larus cachinnans.

Vega mevo[redakti | redakti fonton]

Vega mevo reproduktiĝas en nordorienta Siberio kaj vintras en Japanio, Koreio, suda kaj orienta Ĉinio kaj Tajvano. Ili estas regule vidataj en Alasko kaj ili povus reproduktiĝi ankaŭ tie. En sia vintra teritorio ili troviĝas plej ofte en havenoj, rokaj strandoj aŭ estuaroj.

Ili estas similaj al Arĝentmevo sed ili estas iomete pli malhelgrizaj supre. La kapo estas tre brunstriita vintre, ĉefe malantaŭe kaj ĉekole formante kvazaŭ kolumon. La kruroj estas plej ofte brilrozkoloraj. La okulkoloro varias sed plej ofte estas malhela kun ruĝa okulringo. Malofte estas malhelaj markoj en la helflava beko.

Vega mevoj estas pli palaj sube en la nordokcidenta parto de sia reprodukta teritorio. Ili estas foje konsiderata kiel separita subspecio Larus vegae birulai (Birula mevo).

Mongolia mevo[redakti | redakti fonton]

La Mongolia mevo nestas en Mongolio, najbaraj partoj de Rusio (kiel la lago Bajkalo), nordorienta Ĉinio (ekz. lago Huluno) kaj eble Suda Koreio. Ĝi migras sudorienten por vintri en suda kaj orienta Ĉinio kaj Koreio kun etaj grupoj en Japanio. En Suda Koreio ĝi vintras en internaj akvejoj pli ol la Vega mevo.

Dorso kaj flugiloj diversas laŭ koloro. Ili estas ofte mezgrizaj simile al la birdoj de Birula mevo sed ili povas esti multe pli malhelaj. La kapo estas ĉefe blanka la tutan jaron nur kun palaj vintraj strioj. La kruroj estas plej ofte rozkoloraj kaj la okuloj estas helaj kun ruĝaj okulringoj. La beko estas flava kun granda ruĝa makulo kaj ofte kun malhelaj markoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Paul Doherty & Bill Oddie (2001) Gulls: A Video Guide to the Gulls of Europe, Asia & North America. Videobendo. Birdobildojn.
  • John MacKinnon & Karen Phillipps (2000) A Field Guide to the Birds of China. Oxford University Press.
  • Craig Robson (2002) A Field Guide to the Birds of South-East Asia. New Holland, Londono.
  • George C. West (2002) A Birder's Guide to Alaska. American Birding Association.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]