Tufa fraterkulo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Tufa fraterkulo
TuftedPuffin.jpeg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Aŭkedoj Alcidae
Genro: Fraterkulo Fratercula
Specio: F. cirrhata
Konserva statuso
Status iucn3.1 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Dunoma nomo
Fratercula cirrhata
(Pallas, 1769)
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Tufa fraterkulo (Fratercula cirrhata) estas mara birdo, kiu larĝas ĉ. 30 centimetron kaj pezas ĉ. kvar trionoj de kilogramo. Ĝi estas plejparte nigra, sed kun blankaj ventro kaj vizaĝa makulo. Ĝi havas grandan bekon kaj du flavajn tufojn kape dum la reprodukta sezono.

Tufa fraterkulo troviĝas en la tuta norda Pacifiko. Origine tiu ĉi birdo nestis tiom sude kiel suda Kalifornio kaj kelkaj aroj ankoraŭ restas ĉirkaŭ norda Kalifornio. Ĝi preskaŭ nur nutras sin per fiŝoj, kiujn ĝi kaptas subakviĝante.

La plejmulto da tiuj ĉi birdoj travintras mare.

[redakti] Reproduktado

La reproduktado okazas sur izolaj insuloj: pli ol 25,000 paroj estis registrita en unu aro ĉe la marbordo de Brita Kolumbio. La nesto kutime estas kaverno, sed kelkfoje fendeto inter rokoj estas uzata anstataŭ. Unu ovo estas kutime demetita en junio kaj kovata de ambaŭ gepatraj birdoj dum 45 tagoj. Post 40 ĝis 55 forflugas la ido unuafoje el la nesto.

Nutraj lokoj troviĝas mare malproksime de la nestoj.

[redakti] Vidu ankaŭ


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj