Granda kurlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Granda kurlo
Numenius arquata.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Kurloj Numenius
Specio: N. arquata
Numenius arquata
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Eŭrazia kurlo, Granda kurlo aŭ simple KurloNumenio, Numenius arquata, estas vadbirdo de la granda familio de Skolopedoj kaj ordo de ĥaradrioformaj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas unu el la plej disvastigataj kurloj, kaj reproduktiĝas tra mezvarma Eŭropo kaj Azio. Temas pri migranta birdo en la plej granda parto de sia teritorio, vintrante en Afriko, suda Eŭropo kaj suda Azio. Ĝi estas loĝanta la tutan jaron en plej milda klimato de Irlando, Britio kaj proksimaj marbordoj de Francio. Tiu palearktisa specio estas sufiĉe socia for de la reprodukta sezono.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La granda kurlo (el la skolopedoj) estas la plej granda ĉeborda -kotoloĝulo- birdo en Eŭropo -ĉirkaŭ 50-57 cm longaj kaj kun 1 m de enverguro-. Ĝia beko estas tre longa -pli longa ĉe inoj-, subenkliniĝanta. De tie devenas la scienca latina nomo, nome Numenius arquata, tio estas Numenius (el malnovgreka lingvo néoménie : nova luno) kaj arquata (el latina arcuata : kurvita kiel arko). La plumaro estas densa grizeta, flavbrune makula kaj punktostria, pli malhela ĉe flugilpintoj supre kaj ĉe flugilradikoj sube kaj pli stria ĉevoste. La malpur-blanka puga strio atingas la dorson kaj estas tre videbla dumfluge. La longaj kruroj estas blugrizaj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La flugo estas forta, simila al tiu de la mevo. Ĝi flugas alte per grandaj trankvilaj flugbatoj, formante vicon aŭ kojnoformon. Foje luktas dumfluge kontraŭ rabobirdoj aŭ korboj.

Ĝi vivas ĉe marbordaj ŝlimbenkoj aŭ riverdeltoj dum migradoj eĉ en interno de la kontinento. Ĝi manĝas plukante per ties longega beko en milda koto etajn senvertebrulojn, malgrandajn krabojn, vermojn, ktp. Foje ankaŭ semojn.

Ĝia voĉo estas karakteriza, pura po-li aŭ “kur-li” de kie devenas la nomo. Ĝi estas timida kaj sengarda. Oni povas alproksimigi ĉe ili, se imiti ties voĉon.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ĝi nestas en marĉo, herbaro. La nesto estas nuda truo ĉe tajgo, herbejo aŭ simila medio. La ino demetas 3-6 brungrizajn ovojn, kiuj estos kovataj de ambaŭ gepatroj dum ĉirkaŭ unu monato antaŭ eloviĝo. La idoj ekmanĝas post kelkaj tagoj sed ekflugos nur post pli ol unu monato. Ĉefe la masklo zorgas ilin.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

La malgranda kurlo estas simila sed havas pli mallongan korpon, bekon kaj pli malhelan kaposupron.

Kurlovoj en nesto
Numenius arquata

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj