Tvamotua tringo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Tvamotua tringo
Prosobonia cancellata cancellata.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Prosobonia
Specio: P. cancellata
Prosobonia cancellata
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
EN
Sinonimoj

Tringa cancellata Gmelin, 1789
Tringa parvirostris Peale, 1848
Aechmorhynchus cancellatus
Aechmorhynchus parvirostris
Prosobonia parvirostris
Prosobonia cancellatus Collar and Andrew, 1988

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Tvamotua tringo, Prosobonia cancellata, estas endanĝerita membro de la granda familio de vadbirdoj nome Skolopedoj, kiu estas endemismo de insularo Tvamotu de Franca Polinezio. Ĝi estas foje lokata en la monotipa genro Aechmorhynchus. Indiĝena nomo ŝajne en lingvo de Tvamotu estas kivi-kivi.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Tvamotua tringo estas 15.5-16.5 cm longa, malgranda, mallongflugila, punktita bruna birdo kun pli malpli striita subaj partoj. Ties mallonga pintakra beko estas pli kiel tiu de insektomanĝulo paserino ol kiel tiu de vadbirdo. Estas du koloraj fazoj kiuj interplektiĝas. Palaj birdoj estas meze brunaj supre kaj blankaj sube, kun hela striado aŭ punktado ĉebruste kaj blankeca striado ĉekape. Ankaŭ rimarkinda superokula strio kaj mentono estas blankaj. Direktila plumaro estas bruna kun blankaj pintoj kaj estas blankaj triangulaj markoj en la aliaj. Malhelaj birdoj havas pli malhelajn brunajn suprajn partojn kaj la subaj estas ne tiom blankaj sed blankecaj aŭ okraj. Flankoj estas brunaj kaj la tutaj subaj partoj estas tre brunstriitaj.

La iriso estas bruna, la beko estas nigreca kaj la kruroj kaj piedoj estas malhelflavaj aŭ verdgrizaj; piedfingroj ne estas retecaj.

Inoj kaj maskloj estas similaj, ino iomete pli grandaj kaj palaj mezaveraĝe.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu pacifika specio estis lastatempe vidata en la sekvaj atoloj, el nordokcidente al sudoriente:

Ekologio kaj konduto[redakti | redakti fonton]

La Tvamotua tringo vivas en trankvilaj atoloj kie manĝas en malfermaj zonoj eĉ strandoj kaj plaĝoj aŭ eĉ arbustejoj. Pli malofte troviĝas ĉe pandano-arbedoj. Ĝi manĝas insektojn kiel formikojn, saltulojn kaj vespojn ĉe koraldeponejoj kaj ĉe foliarejoj kie manĝas ankaŭ iom da planta materialo.

Alvoko estas milda, laŭta fajfado aŭ pepado, transcribita kiel meh de la Ekspedicio Whitney al Sudaj Maroj.

Ĝi reproduktiĝas en diferencaj epokoj en diferencaj insuloj, kutime inter aprilo kaj junio. Nestoj estas lokitaj ĉe lagunbordoj kaj konsistas el truo ĉe koraldeponejo kaj konkopecejo kiu estas kovrita el herberoj aŭ simila materialo. La ovodemetado oni supozas esti duopa; ambaŭ ovoj estas blankaj kun bluaj aŭ violaj punktoj. Unu el tiaj ovodemetaĵoj estas en la kolekto de American Museum of Natural History (specimeno AMNH 5299).

Statuso[redakti | redakti fonton]

La Tvamotua tringo estas minacata de enmetitaj ratoj kaj detruo de medio pro disvastigo de terkulturado de kokospalmo; pro tio ĝi estas listita kiel endanĝerita. Kvankam ĝi ĝuis pli grandan teritorion (vidu supre), nun ĝi supervivas en eta nombro de senrataj insuloj, nome Anuanuraro, Tenararo, Morane kaj alia atolo (BirdLife International, 2006). Birdoj povas kiel nebreduloj viziti aliajn proksimajn insulojn ĉefe en la insularo Akteono (Blanvillain et al., 2002).

Ties statuso ĉe Ruĝa Listo IUCN kiel Endanĝerita B1a+b (ii, iii, iv, v); Vundebla C2a(i), D1 signifas, ke oni supozas, ke estas inter 250 kaj 1000 plenkreskuloj en malpli ol 6 lokoj kun malpliiĝanta tendenco [1]. Ne estas lokaj klopodoj por konservado, kvankam oni sugestas proponojn por protekti la specion. Tio inkludas protektadon de la restantaj atoloj kie ili bredas kaj malhelpo de estonta disvastigo de ratoj.

Historio de pristudoj[redakti | redakti fonton]

Historie la specio vivis ankaŭ en Kiritimati de insularo Christmas, en Kiribati kaj eble aliaj. Ornitologo John Latham priskribis la specion kiel "Strekita falaropo" en sia General Synopsis of Birds, bazita sur ekzemplero de Kiritimati kolektita en lasta vojaĝo de kapitano Cook, probable la 1an de januaro, 1778. Tiu estis en la kolekto de Joseph Banks en epoko de Latham, sed poste perdiĝis. Dum la vizito de Cook, la birdo estis observita de William Anderson (vidu Cook, 1784) kaj pentrita de William Ellis.

Priskribo de Latham estis la bazo por tiu de Gmelin, kiu estis akurata laŭ la zoologia nomenklaturo. La birdoj de Tvamotu atentigis la sciencistojn dum la usona eksplora ekspedicio kiu kolektis 5 ekzemplerojn en malfrua aŭgusto, 1839. Tiuj estis priskribita de Titian Peale kiel specio parvirostris bazita en notataj diferencoj rilate la priskribon de Latham. Tio poste estis dubigita; Townsend kaj Wetmore (1919) konsideris ĝin diferencan, dum Zusi & Jehl (1970) kontraŭdiris ke ne estas sufiĉa pruvo por konsideri du speciojn.

Tamen, la plej eble estas ke (ĉar la specio estas nature nemigranta) la loĝantaroj, separataj ĉirkaŭ 2000 mejlojn unu disde la alia, iĝus du apartaj subspecioj. Tiukaze la loĝantaro de Kiribati estus la nomiga subspecio, Prosobonia cancellata cancellata (Kiritimatia tringo). Ĝi estas ekstingita iomete post ña unua duono de la 19a jarcento aŭ eble pli malfrue pro predado de enmetitaj eŭropaj ratoj. La subspecio de Tvamotu nomiĝus P. c. parvirostris.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2006). Prosobonia cancellata. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006.
  • Blanvillain, Caroline; Florent, Chevallier & Thenot, Vincent (2002): Land birds of Tuamotu Archipelago, Polynesia: relative abundance and changes during the 20th century with particular reference to the critically endangered Polynesian ground-dove (Gallicolumba erythroptera). Biological Conservation 103(2): 139–149. COI:10.1016/S0006-3207(01)00112-4 (HTML resumo)
  • Cook, James (1784): [Birds of Kiritimati]. In: A voyage to the Pacific Ocean, ... performed under the direction of Captains Cook, Clerke, and Gore, in His Majesty's Ships the Resolution and the Discovery, etc. 2: 188-189. London. Plena teksto de 2a (1785) eldono
  • del Hoyo, J.; Elliott, A. & Sargatal, J. (editors) (1996): 57. Tuamotu Sandpiper. In: Handbook of Birds of the World, Volume 3: Hoatzin to Auks:515, plate 43. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-20-2
  • Gmelin, Johann Friedrich (1789): [Description of Prosobonia cancellata]. In: Systema Naturae per regna tria naturae secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis (13th ed.) 1, part II: 675. Georg Emanuel Beer, Lipsiae [Leipziko].
  • Greenway, James C. (1967): Sandpipers of the Tuamotu Archipelago. In: Extinct and Vanishing Birds of the World (2nd ed.): 260-263. Dover Publications, New York.
  • Hayman, Peter; Marchant, John & Prater, Tony (1986): Shorebirds: an identification guide to the waders of the world. Houghton Mifflin, Boston. ISBN 0-395-60237-8
  • Latham, John (1785): ["Barred Phalarope"]: In: A general synopsis of birds 3. London.
  • Lowe, Percy Roycroft (1927): Some further notes on Aechmorhynchus cancellatus. Ibis 12(3): 114-132.Ŝablono:Check
  • Peale, Titian R. (1848): Tringa parvirostris. In: United States exploring expedition during the years 1838, 1839, 1840, 1841, 1842 under the command of Charles Wilkes, U.S.N. 8 (Mammalia and Ornithology): 235-236. C. Sherman, Philadelphia. Plena teksto ĉe Smithsonian Digital Collection
  • Stresemann, Erwin (1950). Birds collected during Capt. James Cook's last expedition (1776-1780). Auk 67(1): 66-88. PDF Plena teksto
  • Townsend, C. H. & Wetmore (1919): Reports on the scientific results of the expedition to the tropical Pacific in charge of Alexander Agassiz, on the U.S. Fish Commission steamer "Albatross," from August, 1899, to March, 1900, Commander Jefferson F. Moser, U.S.N., commanding. Bulletin of the Museum of Comparative Zoology 63: 151-225.
  • Zusi Richard L. & Jehl, Robert R. Jr. (1970): The systematic relationships of Aechmorhynchus, Prosobonia and Phegornis (Charadriiformes; Charadrii). Auk 87: 760-780. PDF Plena teksto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]