Kaspia mevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kaspia mevo
Larus cachinnans 3 (Marek Szczepanek).jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Larus Larus
Specio: Kaspia mevo 'Larus cachinnans'
Peter Simon Pallas 1811
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Kaspia mevo estas nomo por la taksono Larus cachinnansLarus (argentatus) cachinnans, membro de la mevaro inter Arĝentmevo kaj Malhela mevo komplike klasebla mevo, ĉiukaze birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas granda mevo (59–67 cm longa, 680–1330 g peza) kun longa, maldika beko, longeco plimarkita de klinita fronto. Kruroj, flugiloj kaj kolo estas pli longaj ol tiuj de Arĝentmevo kaj de Flavkrura mevo. La okulo estas eta kaj ofte malhela. La kruroj estas ĉu helrozkoloraj ĉu helflavecaj. La dorso kaj la flugiloj estas iomete pli malhelgrizaj ol tiuj de Arĝentmevo, sed iomete pli palaj ol tiuj de Flavkrura mevo. La flugiloj havas blankan malantaŭan bordon. La kapo, kolo, brusto, ventro kaj vosto estas blankaj. La lastaj flugilplumoj havas grandan rimarkindan nigran pinton kun blanka makulo aŭ spegulo. La beko estas flava kun ruĝa makulo en suba makzelo.

Unujaruloj havas palan kapon kun helaj strioj ĉenuke. Subaj partoj estas palaj kaj la dorso estas grizeca. Grandaj kaj mezaj kovrilplumoj havas blankajn punktojn kiuj formas du palajn liniojn tra la flugilo.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La Kaspia mevo reproduktiĝas ĉirkaŭ la Nigra Maro kaj la Kaspia Maro, kaj de tie disiĝas orienten tra Centra Azio ĝis nordokcidenta Ĉinio. En Eŭropo ĝi disiĝis norden kaj okcidenten kaj nun reproduktiĝas en Pollando kaj orienta Germanio. Kelkaj birdoj migras suden ĝis la Ruĝa Maro kaj la Persa Golfo dum aliaj disiĝas en ocidenta Eŭropo, ekzemple ĉe NorvegioDanio. Etaj grupoj estas vidataj lastatempe regule en Britio, ĉefe en Sudorienta Anglio, Oriento de Anglio, West Midlands kaj la East Midlands.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Tiu birdo tipe nestas en ebena grundo kun malalta herbo ĉe akvo malkiel la Flavkrura mevo kiu ĉefe nestas en klifoj en zonoj kie koincidas ambaŭ. La reprodukta sezono startas el frua aprilo. La ino demetas 2 aŭ 3 ovojn kiuj estos kovataj dum 27 ĝis 31 tagoj.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Ili manĝas restaĵojn aŭ predojn tre diversajn. Dum la reprodukta sezono ili ofte manĝas ronĝulojn kiel sciurojn, fluginte iom al stepoj pot trovi ilin.

Klasado kaj subspecioj[redakti | redakti fonton]

Tiu formo havas komplikan taksonomian historion, (vidu la artikolon de Arĝentmevo). Lastatempe ĝi estas konsiderata kiel kompleta specio de kelkaj fakuloj kaj kiel subspecio de la Arĝentmevo de aliaj (ekz. la Asocio de Britaj Ornitologoj). Kelkaj fakuloj inkludas la specion Flavkrura mevo (Larus michahellis) kun tiu ĉi Larus cachinnans sed nune ĝi estas pli komune konsiderata kiel aparta specio.

La Stepa mevoBaraba mevo (Larus (cachinnans) barabensis) povas esti konsiderata kiel subspecio de la Kaspia mevo aŭ kiel aparta specio. Ĝi estas ankaŭ tre simila genetike al sia norda najbaro, la raso taimyrensis de la Heŭglina mevo. La Stepa mevo reproduktiĝas en centra Azio, ĉefe en norda Kazaĥio. Oni ne konas multe pri la nereprodukta teritorio sed oni supozas, ke ili vintras en sudokcidenta Azio el Persa Golfo al nordokcidenta Barato. Eble ili povas ĉeesti en Hongkongo kaj Suda Koreio.

La Mongolia mevo (Larus (vegae/cachinnans) mongolicus) povas esti klasita kiel subspecio de Kaspia mevo, kiel subspecio de Siberia arĝentmevo aŭ kiel specio aparta. Ĝi reproduktiĝas en Mongolio kaj nakbaraj zonoj kaj migras sudoriente vintre.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Paul Doherty & Bill Oddie (2001) Gulls: A Video Guide to the Gulls of Europe, Asia & North America. Videocassette. Bird Images.
  • Dick Newell (2003) What is a Caspian Gull?. Birdguides (http://www.birdguides.com/birdnews/articles.asp), accessed 18/9/06, subscription only.
  • D.W. Snow & C.M. Perrins (1998) The Birds of the Western Palearctic, Concise Edition (Vol. 1), Oxford University Press, Oxford.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]