Dikbeka urio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dikbeka urio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Aŭkedoj Alcidae
Genro: Uria Uria
Specio: Dikbeka urio 'Uria lomvia'
Carolus Linnaeus 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Dikbeka urioDikbeka aŭko, Uria lomvia, estas birdo de la familio de aŭkedoj. La tre forte nigra nordapacifika subspecio Uria lomvia arra estas nomita ankaŭ Palasa urio laŭ ties priskribinto Peter Simon Pallas.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi reproduktiĝas en marbordoj kaj insuloj de alta Arkto de Eŭropo, Azio kaj Norda Ameriko. Ĝi estas unu el la plej multnombraj specioj de birdoj en la Alta Arkto.

Tiuj birdoj reproduktiĝas en grandaj kolonioj en marbordaj klifoj kaj la ino demetas siajn ovojn rekte sur klifaj kornicoj aŭ grundo. La ovoj estas pintaj. La birdoj migras suden vintre ekde la plej nordaj teritorioj de la nordaj Atlantiko kaj Pacifiko, sed nur por resti en senglaciaj akvoj. La plia grandeco de tiu specio faras ĝin malpli forpelitaj ol la Malgranda aŭko suden de la malfruaj aŭtunaj stormoj kaj pro tio ili estas pli raraj en mezvarmaj latitudoj.

En Kanado estas ĉirkaŭ 3,5 milionoj da birdoj kaj ili ĉefe reproduktiĝas en 9 kolonioj instalitaj en orienta Arkto kanada kaj malpli en marbordoj de Labrador kaj Novlando kaj en kabo Parry, la ununura kolonio de okcienta Arkto. Ĉirkaŭ 11 % (160,000 paroj) de la kanada loĝantaro nestumas en kabeto Cambridge sude de la insulo Coburg. Ĵusaj nombradoj (1993) pruvas, ke la specio havas stabilajn reproduktantajn loĝantarojn dum almenaŭ 15 jaroj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi specio estas 40–44 cm longa kun enverguro de 64–75 cm kaj pro tio nur iomete pli granda ol la tre parenca Longbeka urio.

Plenkreskuloj estas nigraj ĉe kapo, kolo, dorso kaj flugiloj kun blankaj subaj partoj. La beko estas longa (sed ne tiom kiom tiu de la Longbeka urio) kaj pinta. Ili havas etan rondan nigran voston. La vizaĝo blankiĝas vintre. Ili diferenciĝas el la Longbeka urio pro la pli dika beko, pli malhela dorso kaj blanka strio laŭlonge de la beko (ambaŭflanke) ekde la komenco. Krome vintre ili havas blanke nur la suban vizaĝon, sed ne ĉirkaŭ la okulo, kio estas nigra.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

  • Uria lomvia affinis
  • Uria lomvia arroides
  • Uria lomvia arra
  • Uria lomvia eleonorae
  • Uria lomvia heckeri
  • Uria lomvia lomvia

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La flugo de la Dikbeka urio estas forta kaj rekta, kaj ili flugilfrapas rapide pro siaj mallongaj flugiloj. Ili aspektas pli mallongaj ol la Longbeka urio dumfluge. Tiuj birdoj serĉas nutraĵon kiel aliaj aŭkoj uzante siajn flugilojn por subnaĝi. Ili estas lertaj subnaĝantoj kaj atingas profundecojn de ĉirkaŭ 140 m kaj subnaĝas dum kvar minutoj ĉiufoje. Plenkreskuloj manĝas ĉefe senvertebrulojn kaj kelkajn fiŝojn kaj manĝigas la idojn per fiŝoj, kalmaroj, kelkaj krustuloj kaj aliaj etaj senvertebruloj. Ili alportas tiujn predaĵojn al la ido po unu ĉiufoje en siaj bekoj.

Tiu specio produktas serion da akraj krakadoj en la reproduktaj kolonioj, sed ĝi estas silenta ĉemare.

Minacoj[redakti | redakti fonton]

Dikbeka urio, reproduktante ĉe Stappen, Insulo Bear (Bjoernoeya)

Troa ovokolektado kaj ĉasado de plenkreskuloj estas gravaj minacoj en Novlando kaj Gronlando. En la Maro Barent tion faras nur lokaj loĝantaroj rilate polusajn staciejojn en Rusio. Fiŝkaptejoj estis minaco, sed pro lerteco uzi alternativajn manĝoresursojn la rezulto de troa fiŝkaptado ne estas tiom grava kiom por la Longbeka urio. Oleopoluado kaj gasekspluatado estas vera minaco. Tiu ĉi specio estas tro sensiva al tiu influo kaj same al la fiŝkaptiloj kie multaj birdoj mortiĝas (Vidar Bakken, Irina V. Pokrovskaya, 2000).

Ankaŭ Klimatoŝanĝo estas konsiderata minaco por tiu arkta specio. La loĝantaroj de la suda limo de la teritorio devas ŝanĝi sian dieton el la arktasociata Arkta moruo al pli varmakva ermelino. Datoj de ovodemetado antaŭeniras pro la frua malapero de la glacio. La nombro de idoj produktitaj estas pli malalta en pli varmaj jaroj. Ĉefe en varmaj jaroj la moskitoj kaj la varmo mortigas multajn el la maskloj inter la birdoj.

Inter naturaj predantoj elstaras la Glacimevo, kiu predas ĉefe ovojn kaj idojn de la Dikbeka urio.

Statuso en Eŭropo sude de la reprodukta teritorio[redakti | redakti fonton]

Uria lomvia lomvia - MHNT

La Dikbeka urio estas rara vaganto en Eŭropaj landoj sude de la reprodukta teritorio. En Birio ĉirkaŭ 30 individuoj estis vidataj, sed duono estis kadavraĵoj. El la viditaj dum, nur tri restis sufiĉe longe por esti vidataj de sufiĉe granda nombro de observantoj. Ĉiu tri estis en Ŝetlando; vintraj individuoj en februaro 1987 kaj novembro/decembro 2005, kaj unu birdo en kolonio de marbirdoj en somero 1989 (la birdoj de 1989 kaj 2005 estis ambaŭ trovitaj de la sama observanto, Martin Heubeck).

La Dikbeka urio estis vidata unufoje en Irlando, kaj estis vidata ankaŭ en Nederlando.

Referencoj[redakti | redakti fonton]