Pacifika kurlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pacifika kurlo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Numenius Numenius
Specio: Pacifika kurlo Numenius tahitiensis
Gmelin 1789
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Pacifika kurlo, Numenius tahitiensis, estas vadbirdo el la ordo de ĥaradrioformaj birdoj kaj familio de skolopedoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi havas longan, subenkurvitan bekon -plie ĉe maskloj; iom hela ĉebaze ĉefe en la suba duono- kaj tufecajn plumojn baze de la kruroj. La plumaro varias el punktita bruno supre al hela ventro kaj rustkolora vosto. La vizaĝo montras bildon konsistanta el malhela strio traokule, sube iom da helo kaj ĉefe supre alia klare hela kaj pli supre alia malhela ĉekrono. Ties longo estas el 40 ĝis 45 cm, pezo ĉirkaŭ 400 g kaj ties enverguro 84 cm.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Nestojn oni konstruas en plankaj truoj protektitaj de tundra musko. La 4 ovoj de ĉiujara demetado estas brunecaj kun brunaj punktoj. Kovado daŭras 25 tagojn; ambaŭ gepatroj zorgas la neston kaj la elovitajn idojn. La gepatroj forlasas la idojn post kvin semajnoj por migradi suden; tiuj restas manĝante ĝis kiam ili estas pretaj por migradi siavice.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ili manĝas grandan variecon el vegetaĵoj, insektoj, maraj bestetoj kaj eĉ ovojn de aliaj birdoj, por kio ili uzas ŝtonojn kiel iloj por malfermi ilin, kiel faras perknopteroj.

Migrado[redakti | redakti fonton]

Migrado inkludas dekomence senhaltan flugon de ĉirkaŭ 4,000 km el Alasko ĝis insulo Lajsano. Ili kapablas fari senhaltajn flugojn de 6,000 km kaj ĝis pli da 9,000 km. Robert E. Gill kaj sia teamo lokigis radioelsendilojn per satelito sur ekzempleroj de Pacifika kurlo kaj sekvis ties vojojn. Ili konstais ke tiu specio povas flugi senhalte el Alaasko al insulo Marŝaloj, tio estas 9,650 km, longa vojaĝo sed ne tiom kiom tiu de la Lapona limozo. Krom ili konstais ke du diversaj populacioj de Alasko migras laŭ sama vojo kaj senhalte al du diversaj vintrejoj nome el Duoninsulo de Seward kaj Montetoj de Nulato al Insuloj Marŝaloj kaj Franca Polinezio respektive.[1]

La Pacifika kurlo estas iamaniere unikaj kompare kun aliaj vadbirdoj ĉar ili estas neflugantaj ĉe la plej granda parto de la birdoj dum plumoŝanĝado. Krome la migrado fariĝas laŭ etaj aroj kaj komencas dumnokte.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La Pacifika kurlo okupas teritorion el Alasko -kie reproduktiĝas- ĝis tropika Pacifiko -kie vintras-. Ties loĝantaro multnombras inter 7,000 kaj 10,000. Tiu birdo apenaŭ estas vidata proksime de loĝata teritorio; nur maloftege estis vidata ĉe Kanado, Kalifornio kaj Oregono.

Tiu specio estis unuafoje science priskribita dum vizito de James Cook al Tahitio en la 18a jarcento, sed ties someraj nestejoj ne estis trovitaj ĝis 1948. Someraj nestejoj estas en malalta rivero Jukono kaj duoninsulo Seward, kie la birdoj preferas malaltajn ejojn ĉe tundro proksime de la marbordo.

Vintrejoj estas ĉe tropika Oceanio kaj inkludas teritoriojn de Mikronezio, Fiĝioj, Tongo, Havajo, Samoo kaj Franca Polinezio. Estas danĝero por la specio pro invado de enmetitaj predantoj en tiuj vintrejoj, kiuj troe predas la plenkreskulojn kiuj neflugantas pro plumoŝanĝado.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Carl Zimmer, "El vuelo más largo: 11.425 kilómetros sin parar", The New York Times en El País, paĝo 6, 10a de junio de 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]