Kravera urieto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kravera urieto
[[Dosiero:]]
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Aŭkedoj Alcidae
Genro: Synthliboramphus Synthliboramphus
Specio: Kravera urieto 'Synthliboramphus craveri'
Salvadori 1865
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Kravera urieto (Synthliboramphus craveri) esta eta nearkta marbirdo kiu troviĝas ĉe la Kalifornia marfluo. Pro tio ankaŭ la nomo Kalifornia urieto taŭgus por la specio, se ne estus uzata por tiu alia specio. La nomo Kravera urieto rememoras la italan meteorologon Federico Craveri (1815-1890), kiu rekoltis la unuan specimenon.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu eta aŭkedo reproduktiĝas en insuloj ĉe Kalifornio en la Pacifiko kaj Meksiko ankaŭ en la Golfo de Kalifornio de duoninsulo Baja California. Ĝi ĉeestas ankaŭ centran Kalifornion en Usono, ĉefe dum la postreprodukta disiĝo kaj eĉ ĝis suda Kanado kiel malofta vaganto. La specion minacas enmetitaj predantoj en ties kolonio de marbirdoj kaj pro oleoverŝado kaj oelotrafiko. Estas minacoj ankaŭ turisma disvolviĝo kaj komercia fiŝkaptado. La supozata loĝanatro estas de ĉirkaŭ 10,000 reproduktaj paroj, kaj la specio estas konsiderata kiel minacebla.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Kravera urieto estas tre eta birdo 25 cm longa, blankonigra (pli precize kun nigraj supraj partoj -krono el la subbeko tra iomete sub la okulo ĝis la nuko kaj malantaŭa kolo, je komenco de dorso pli larĝa formante preskaŭ kompleta kolumo kiun malhavas la Kalifornia urieto, dorso kaj mallonga kaj fortika vosto kaj kruroj- kaj blankaj subaj partoj -larĝa areo ĉirkaŭ la gorĝo kaj ventro-) kun tre eta kapo kaj maldika, eta kaj pintakra beko. La nigra okulo havas mallarĝan nekompletan blankan okulringon ene de la nigra kapomezo. Ĝi similaspektas kun la rilata Kalifornia urieto, kun kiu la Kravera urieto kunestas la plej suda el la vivantaj specioj de aŭkoj, sed tiu ĉi havas malhelajn malantaŭajn subflugilojn anstataŭ blankajn kaj ne havas tiom blankan vizaĝon. Ambaŭ ties voĉoj estas diferencaj. Ambaŭ seksoj estas similaj kaj ne okazas plumarŝanĝoj laŭ sezonoj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Kravera urieto nutras sin en interna maro, ofte per asocio kun grandaj pelagiaj predantaj fiŝoj kiel tinuso, kaj manĝas idojn de fiŝoj kiel haringoj, miktofidoj kaj rokfiŝoj. Kiel ĉiu aŭko ankaŭ tiu ĉi specio subnaĝas per flugila propulsado kaj pova flugilfrapado. Oni supozas, ke ili manĝas kooperative laŭ paroj, almenaŭ ili estas ĉiam vidataj laŭ paroj, eĉ dum la reprodukta sezono. Tiuj birdoj lerte flugas kaj povas ekflugi sen antaŭa piedkuro.

La Kravera urieto nestumas en etaj fendoj, kavernetoj kaj sub densa arbustaro en sekaj insuloj laŭ izolitaj kolonioj. Ili revenas en la kolonion nur dumnokte por eviti eventualajn predantojn. La ino demetas du ovojn kiu estos kovata dum unu monato. Kiel aliaj urietoj de la genro Synthliboramphus (kiel la Antikva urieto) la idoj estas tre frumaturaj, kaj elnestiĝas du tagojn post eloviĝo kaj elturniĝas aktive al la maro, ekde kie la gepatroj alvokas ilin. Alveninte enmaren la tuta familio elnaĝas al interna maro. Pri tiu epoko en la vivo de la specio ne multe oni scias pro evidentaj malfacilaĵoj studi ilin.

Minacoj[redakti | redakti fonton]

La Kravera urieto estas konsiderata unu el la plej minacataj specioj de aŭkoj. Ili estas minacataj de oleoverŝado, ĉar granda parto de la loĝantaro vivas proksime de la aktivaj ŝipvojoj de Los Angeles, ĝenado pro turismo kaj memmortiĝo en grandaj retoj de fiŝkaptado. Pro la fakto, ke granda parto de la eta loĝantaro nestumas en tiom malgranda areo ununura katastrofo pri oleoverŝado aŭ simile kaŭzus gravegajn malfacilaĵojn. La tuta loĝantaro estas ĉirkaŭ 10,000 aŭ ĝis 15,000 reproduktaj paroj kaj ĉiuj inter suda Kalifornio en Usono kaj Baja Kalifornio en Meksiko. Alia minaco venas el enmetitaj specioj kiel musoj, ratoj kaj katoj (kiuj povas mortigi eĉ plenkreskulojn); tiun minacon oni klopodas malpliigi per rearanĝado de insuloj kaj ties medio per forigado de enmetitaj predantoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio