Amerika malgranda kalidro

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Amerika malgranda kalidro
LeastSandpiper23.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Kalidroj Calidris
Specio: C. minutilla
Konserva statuso
Status iucn3.1 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Dunoma nomo
Calidris minutilla
Vieillot, 1819
Sinonimoj

Erolia minutilla

Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Amerika malgranda kalidro, CalidrisErolia minutilla, estas la plej eta kalidro kaj eta vadbirdo de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj.

Enhavo

[redakti] Disvastiĝo

Ties reprodukta medio estas norda Norda Ameriko, tio estas en Alasko kaj norda Kanado, en tundro aŭ en marĉoj.

Tiuj birdoj migras laŭ aroj al humidejoj de suda Usono -de Kalifornio al Florido-, Centrameriko -kun Karibo- kaj norda Suda Ameriko -de Brazilo al Peruo-. Ili estas tre raraj vaguloj en okcidenta Eŭropo.

[redakti] Aspekto

La Amerika malgranda kalidro estas la plej eta kalidro kun grando de 13’5, 14 aŭ 15 cm, enverguro de 26 ĝis 29 cm kaj pezo de 21 g. Tiu specio havas flavecajn krurojn kaj mallongan maldikan brilnigran bekon kiu estas iomete subenkurvita pinte. Bredantuloj estas ruĝecbrunaj kun malhelbrunaj strioj supre kaj blankaj subaj partoj. Ili havas helan supraokulan strion kaj malhelan kronon. Vintre ili estas grizaj supre. Junuloj havas brilan bildon supre kun ruĝeca koloro kaj blankaj strioj kiel duobla vo. Flankoj de pugo estas blankaj.

Tiu birdo malfacile diferenciĝas el aliaj similaj etaj vadbirdoj; ili estas tre similaj ĉefe al ties azia parencano, la Nana kalidro. Ĝi diferenciĝas el tiu specio pro ties pli fortika, mallongkola aspekto, pli mallongaj fingroj, iome pli palaj koloroj kaj pli forta flugilstrio mallarĝa kaj blanka.

[redakti] Kutimoj

Ili konstruas neston surplanke ĉe akvo. La ino demetas 4 ovojn en neprofunda truo kovrita de herbo kaj musko. Ambaŭ gepatroj kovas; la ino foriras antaŭ ke la idoj sendependiĝas kaj ofte eĉ antaŭ eloviĝo. La idoj manĝas ili mem kaj povas flugi du semajnojn post eloviĝo.

Tiuj birdoj manĝas kaŭrante ĉe kotejoj bekoplukante laŭ rigarda serĉado kaj foje laŭ beka esploro. Ili manĝas ĉefe etajn krustulojn, insektojn kaj helikojn.

[redakti] Referencoj

  1. BirdLife International (2004). Calidris minutilla. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je 09 Majo 2006. Datumbazero inkluzivas kialon de la specio estas malplej zorgiga.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Identiga artikolo pri tiu specio kaj aliaj etaj kalidroj
Ekstera ligilo  Informo pri specio Amerika malgranda kalidro - Laboratorio Cornell pri Ornitologio
Ekstera ligilo  Amerika malgranda kalidro Calidris minutilla - USGS Birdidentigejo Patŭent
Ekstera ligilo  Informaro kaj fotoj de Amerika malgranda kalidro - Birdoj kaj Birdumo en

Suda Dakoto

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj