Kulerbeka kalidro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kulerbeka kalidro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Eurynorhynchus Eurynorhynchus
Specio: Kulerbeka kalidro Eurynorhynchus pygmeus
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Eurynorhynchus pygmeus

Linnaeus 1758

La Kulerbeka kalidro, Eurynorhynchus pygmeus, estas eta vadbirdo. Pli precise ĝi estas kalidro, sed ties lokigo ene de tiu grupo ne estas ankoraŭ solvita. Dum ĝi estas kutime enigita en monotipa genro Eurynorhynchus, ties specifaj morfologiaj adaptiĝoj kaj konfuziga datumaro DNA (Thomas et al., 2004) sugestas pristudon de pli parencaj samfamilianoj kaj evolua historo ĝis nuntempe.

La plej karaktera eco de tiu specio estas kulerforma beko. Tiu birdo estas 14–16 cm longa. Bredanta plenkreskulo havas ruĝbrunajn kapon, kolon kaj bruston kun malhelaj brunaj strioj. Ĝi havas nigrecajn suprajn partojn kun okra kaj helruĝeca plumbordo. Nebredantaj plenkreskuloj malhavas la ruĝecan koloron, sed havas helajn grizbrunajn suprajn partojn kun blankeca plumbordo. Subaj partoj estas blankaj.

Ties reprodukta medio estas marbordo kaj proksima regiono de duoninsulo Ĉukĉi kaj suden ĝis terkolo de duoninsulo Kamĉatko.

La kulerbeka kalidro migras suden al marbordoj de la Pacifiko tra Japanio, Norda Koreio, Suda Koreio kaj Ĉinio, ĝis ties ĉefaj vintrejoj en suda kaj sudorienta Azio, kie la specio estas vidata en Barato, Bangladeŝo, Sri-Lanko, Mjanmaro, Tajlando, Vjetnamio, la Filipinoj, Malajzio kaj Singapuro.

Tiu specio estas endanĝerita kaj havas lastatempa loĝantaro de malpli ol 2500 - probable malpli ol 1000 - plenkreskuloj [1]. Ĉefaj minacoj estas perdo de medio ĉe ties reproduktejoj kaj perdo de tajdejoj ĉe ties migrohaltejoj kaj vintrejoj. Gravaj restejoj ĉe Saemangeum, Suda Koreio, estis okupitaj kaj restantaj humidejoj parte estis okupitaj kaj parte estas sub minaco de estonta okupo.

Protektita zono en restejoj kaj vintrejoj inkludas Janĉeng en Ĉinio, marĉoj Mai Po en Honkongo kaj kapeto Kalimero kaj lago Ĉilka en Barato.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligoj en angla[redakti | redakti fonton]