Mallongbeka tringo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mallongbeka galinaga tringo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Limnodromus Limnodromus
Specio: Mallongbeka galinaga tringo Limnodromus griseus
Gmelin 1789
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Mallongbeka tringoMallongbeka galinaga tringo, Limnodromus griseus, estas mezgranda vadbirdo de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj. La nomo de tiu birdo povas esti iamaniere konfuziga, ĉar ties beko estas mallonga nur kompare kun tiu de la Longbeka tringoLongbeka galinaga tringo, Limnodromus scolopaceus. Ĝi estas longa, rekta kaj malhela kaj pli longa ol la averaĝa vadbirdo (5,5 cm).

Temas pri mezgranda birdo (28 cm longa kun enverguro de ĝis 50 cm kaj 95-115 g peza). Plenkreskulo estas malhelbruna supre -escepte blanka strio al la pugo tre videbla dumfluge- kaj ruĝeca sube. Vintra plumaro estas ĉefe griza. La kapo montras malhelan strion traokulan, supre alian helan kaj supre malhelan kronon. La vosto havas blankonigran striitan bildon. La kruroj estas flavecaj. Estas tri subspecioj kiuj montras etajn malsimiligojn laŭ aspekto:

  • L. g. griseus havas blankan ventron kaj striitajn flankojn.
  • L. g. hendersoni havas ruĝecan ventron kaj punktitajn flankojn.
  • L. g. caurinus havas blankan ventron kun tre striitaj flankoj kaj dense punktita brusto.

Neniu el tiuj kuniĝas la ruĝecan ventron kun la striitaj flankoj de la Longbeka tringoLongbeka galinaga tringo, Limnodromus scolopaceus.

Ties reprodukta medio inkludas fermitajn marĉojn, tajdajn marĉojn, kotejojn aŭ arbarajn maldensejojn sude de la arbarbordo en norda Norda Ameriko. L. g. griseus reproduktiĝas en norda Kebekio; L. g. hendersoni reproduktiĝas en nordacentra Kanado; L. g. caurinus reproduktiĝas en suda Alasko.

Tiuj birdoj nestumas surplanke, plej ofte ĉe akvo. Iliaj nestoj estas neprofundaj truoj en herbejoj aŭ muskejoj, protektitaj el fajnaj herberoj, bastonetoj kaj folioj. La ino demetas kvar brunverdecajn ovojn, foje tri. Kovado daŭras 21 tagojn kaj estas farata de ambaŭ gepatroj.

La idoj forlasas la neston tuj post eloviĝo. Gepatraj roloj ne estas tre bone konataj, sed oni supozas, ke inoj foriras kaj la masklo zorgas la idojn, kiuj devas serĉi sian manĝaĵon.

Tiuj birdoj migras al suda Usono kaj pli suden ĝis Peruo kaj Brazilo. Tiu specio estas vidata pli proksima de oceanaj marbordoj dum migrado ol la Longbeka tringoLongbeka galinaga tringo, Limnodromus scolopaceus. Tiu specio atingas okcidentan Eŭropon nur kiel tre rara vagulo.

Tiuj birdoj manĝas per tuŝoprobado en malprofunda akvo aŭ malseka koto. Ili manĝas ĉefe insektojn, moluskojn, krustulojn kaj marajn vermojn, sed ili manĝas ankaŭ iom da planta materialo.

La voĉo de tiu birdo estas pli milda ol tiu de la Longbeka tringoLongbeka galinaga tringo, Limnodromus scolopaceus, kaj tio estas utila por identigi la speciojn, ĉefe laŭ la plenkreskula plumaro. Krome ili estas silentaj dum manĝado male al la Longbeka tringo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Kaufmann, Ken; Lives of North American Birds. Houghton Mifflin Books, New York, NY (1996).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]