Arĝentmevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Arĝentmevo
Plenkreska arĝentmevo
Plenkreska arĝentmevo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Larus
Specio: L. argentatus
Larus argentatus
Pontoppidan, 1763
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La arĝentmevoEŭropa arĝentmevo, Larus argentatus, estas granda bruema kaj batalema mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj. Ĝi estas unu el la plej disvastigata kaj adaptebla de la tuta Norda Hemisfero, kaj pro tio estas konsiderata la tipa mevo kaj foje oni uzas la vorton "mevo" por tiu specifa specio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri granda mevo 55 ĝis 67 cm longa kun enverguro de 130 ĝis 158 cm kaj pezo de 750 ĝis 1250 g . Ili havas blankajn kapon, kolon, ventron kaj voston kaj helgrizajn dorson kaj flugilojn. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed maskloj estas iom pli grandaj ol la inoj.

Plenkreskuloj de Arĝentmevo estas similaj al tiuj de Ringobeka mevoDelavara mevo aŭ de Griza mevo, sed ili estas multe pli grandaj, pli helaj supre ol la Griza mevo kaj havas rozkolorajn krurojn kaj pli maldikan flavan bekon kun pli markitaj "nasotruoj". Krome ĝi havas flavajn okulojn penetrecan kaj ruĝegan makulon en pinto de suba makzelo. Kiel aliaj mevoj havas nigrajn flugilpintojn kun blankaj "speguloj".

Arĝentmevo de unua vintro estas multe pli brunaj, sed tiuj de dua aŭ tria vintro povas esti konfuzigaj ĉar mildakoloraj partoj estas variaj kaj triavintraj ofte montras bekoringon. Tiuj birdoj estas facile diferencigeblaj pro grando kaj pli granda beko. Post la tria jaro ili atingas plenkreskulan plumaron.

Kelkaj fakuloj konsideras ses similajn speciojn:

Plenkreskuloj estas facile diferencigeblaj pro grando, helgrizan dorson kaj la ruĝa makulo en pli granda beko. La kruroj estas rozkoloraj en ĉiu aĝo. La priskribita formo estas la okcidenta eŭropa raso Larus argentatus argenteus. La skandinavia raso L. a. argentatus estas iomete pli granda kaj malhela, kun pli da blanko en la flugilpintoj. La orienta skandinavia raso L. a. omissus havas flavajn krurojn kaj pli malhelan dorson kaj la mediteranea raso L. a. michahellis havas flavajn krurojn.

La nordamerika Amerika arĝentmevo estas simila al la argentatus, escepte ke nematuruloj estas pli malhelaj kaj entute brunaj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi reproduktiĝas tra Norda Ameriko, Eŭropo kaj Azio. Pli precize en Eŭropo en Islando kaj en la tuta marbordo ekde norda Rusio kaj Finlando tra Skandinavio kaj Britio ĝis la norda Francio. En Ameriko en Kanado (escepte sudokcidente kaj la plej nordaj insuloj) kaj en Alasko.

Kelkaj loĝantaroj de Arĝentmevo, ĉefe tiuj de pli malvarmaj regionoj, migras suden vintre, ekzemple en Eŭropo al la Mediteraneo kaj en Ameriko al centra kaj suda Usono kaj la karibaj insuloj, sed multaj estas konstantaj loĝantoj, ekzemple tiuj de la regionoj de la Grandaj Lagoj, en orienta marbordo de Norda Ameriko aŭ ĉe la strandoj de la Norda Maro aŭ en brita insularo. Junuloj migras pli ol plenkreskuloj.

Taksonomio de Arĝentmevo rilate la Flavkrura mevo estas komplika, ĉar laŭ diversaj fakuloj oni konsideras inter du kaj ok specioj. Tiu grupo havas ringoforman teritorion ĉirkaŭ la norda hemisfero. Diferencoj inter similaj formoj en tiu ringoforma teritorio estas tro etaj, sed almenaŭ kaj finfine estas certa, ke Arĝentmevo kaj la Flavkrura mevo estas diferencaj specioj.

Temas pri specio origine marteritoria, sed kiu koloniigas la internon sekvante la rivervojojn, foje translokigante aliajn speciojn aŭ eĉ endanĝerigante ilin.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas ĉiomanĝanta kiel plej granda parto de la mevoj de la genro Larus kaj manĝas putraĵojn en rubejoj aŭ simile, sed ankaŭ serĉas etajn predojn en kamparo aŭ marbordo (etajn mamulojn, etajn birdojn, ovojn -eĉ de sia propra specio-) aŭ parazitante pluviojnvanelojn de ties predojn. Foje ili lasas fali la predojn por ke ili mortu aŭ malfermiĝu antaŭ manĝi ilin. Ili ofte ĉeestas strandojn kaj persekutas fiŝkaptististajn ŝipojn por profiti restaĵojn kaj forĵetaĵojn kaj foje eĉ ŝtelaĵojn.

Okazas ceremonioj per movo de kolo kaj kriaj alvokoj "kaŭ- kaŭ- kaŭ- kaŭ- kaŭ-". La ino demetas la ovojn, plej ofte tri, en algokovrita nesto surgrunda aŭ ĉe klifaj truoj (foje eĉ sur tegmentoj) en kolonioj, kaj tiuj estas defenditaj agreseme de tiu granda kaj forta mevo foje de aroj. La paroj estas dumvivaj. Ĉefe la ino kovas. La idoj bekofrapas la ruĝajn makulojn de la beko de la generinto por ricevi manĝaĵon.

La laŭta, rideca kaj akra voĉo estas tre konata en la tuta norda hemisfero.

Parazitoj de Arĝentmevo inkludas la trematodon Microphallus piriformes.

Ili vivas ĝis 32 jarojn, sed lastatempa informo de setembro 2005 priskribis ekzempleron ringitan enneste en 1967 en Nederlando kaj helpita de portugala ŝipanaro Noruega, kiu poste liberigis ĝin; tiu estis almenaŭ 38 jaraĝa kaj pluvivis.

Junulo de Arĝentmevo
Plenkreskulo de Arĝentmevo

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]