Thinocorus
El Vikipedio
| '''Thinocorus''' | |||||||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||
| Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp. | |||||||||||||||||||||
| Thinocorus
= Eschscholtz 1829 |
Thinocorus estas genro de Tinokoroj, grupo de etaj gregemaj birdoj de Suda Ameriko, kiuj adaptiĝis al vegetarana dieto de semoj kaj alia vegetala materialo. Tiu genro enhavas la plej malgrandajn el la kvar specioj de Tinokoroj.
Tiuj birdoj ŝajnas kvazaŭ paseroj, perdrikoj aŭ koturnoj laŭ strukturo kaj bekoformo. Ili havas mallongajn krurojn kaj longajn flugilojn.
La ino demetas 2-3 ovojn en malprofunda trueto engrunda.
Specioj [redakti]
-
- Grizbrusta tinokoro Thinocorus orbignyanus
- Malgranda tinokoro Thinocorus rumicivorus
Referencoj [redakti]
- Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater ISBN 0-395-60237-8
