Trifingra mevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Trifingra mevo
Trifingra mevo
Trifingra mevo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Rissa
Stephens, 1826
Specio: R. tridactyla
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Trifingra mevo (genro Rissa) estas du tre rilataj specioj de marbirdoj de la familio de mevojLaredoj.

Nigrakrura trifingra mevo[redakti | redakti fonton]

La plej komuna kaj disvastigata specio, Rissa tridactyla, estas konata en Norda Ameriko kiel Nigrokrura trifingra mevo, sed en Eŭropo, kie ĝi estas la ununura membro de tiu genro, ĝi estas plej ofte konata kiel Trifingra mevo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskuloj estas mezgranda birdo de ĉirkaŭ 38 ĝis 41 cm longaj kun enverguro de 90 ĝis 108 cm kaj pezo de 300 ĝis 500 g. Ili havas (per tre puraj koloroj) blankajn kapon kaj korpon, grizajn dorson kaj flugilojn kun tre nigraj pintoj sen io da blanko. La kruroj estas nigraj kaj la beko tute flava sen ruĝa pinta makulo. Kelkaj ekzempleroj havas rozgrizajn aŭ ruĝecajn krurojn kio alvenigas al konfuzo kun la Ruĝkrura trifingra mevo. Vintre ili atingas grizajn makulon malantaŭ la okulo kaj mezkolumon.

Junuloj diferenciĝas el plenkreskuloj pro nigra flugilstrio kun formo de litero 'W' simila al tiuj de junuloj de RozmevoPigmea mevo kaj pli da blanko malantaŭe, krom la malantaŭohula makulo kaj nigra finstrio en vosto.

Disvastiĝo kaj kutimoj[redakti | redakti fonton]

Tiu holarkta specio reproduktiĝas en marbordoj de la norda Pacifiko kaj norda Atlantiko, plej ofte en Norda Ameriko -sudokcidenta Alasko, nordorienta Kanado kaj Gronlando- kaj Eŭropo -Islando, Britio, norda Francio, Skandinavio, nordokcidenta Rusio kaj nordorienta Siberio-. Ĝi vintras en maro en pli sudaj latitudoj ĝis la Mediteraneo, sed la plej sudaj restas loĝantaj.

Ĝi reproduktiĝas en grandaj kolonioj en klifoj kaj tie la specio estas tre bruema. Tiu nestado en klifoj inter mevoj okazas nur en la genro Rissa. Tiuj kapablas uzi la plej krutajn partojn de vertikalaj klifoj, kiel ĉe insulo Staple en insularo Farne (Hogan, 2005). La ino demetas 1 aŭ pli ofte 2 punktitajn sablokolorajn ovojn en tiu granda nesto kovrita kun musko aŭ algoj. La idoj estas blankaj ĉar ili ne bezonas kamufladon disde predantoj kaj ne vagas el nesto kiel la mevoj de la genro Larus pro evidentaj kialoj sekurecaj, sed tute male restas tie pli ol unu monato.

Estas pli ol 2 milionoj da paroj nur en Eŭropo.

Ili estas fiŝomanĝantaj, kaj estas pli enmara (pelaga) ol la mevoj de la genro Larus for de la reprodukta sezono. Ili ne manĝas en rubejoj kiel aliaj mevoj, sed ja profitas la forĵetaĵojn de fiŝŝipoj. Preskaŭ neniam estas en internaj teritorioj. Pro siaj mallongaj kruroj, la specio apenaŭ piediras sed povas pli facile manovri inter klifoj kaj rokoj.

Ili vivas ĝis 21 jarojn.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Estas du rasoj de Nigrokrura trifingra mevo:

  • Rissa tridactyla tridactyla en la Norda Atlantiko, kiu estas la ununura mevo inter ĉiuj el la Laredoj kiu havas nur tre etan aŭ eĉ nenian malantaŭan fingron.
  • Rissa tridactyla pollicaris en la Norda Pacifiko, kiu (kiel la latina nomo pollex, polekso aŭ dikfingro, indikas) havas normalan malantaŭan fingron.

Ruĝkrura trifingra mevo[redakti | redakti fonton]

La Ruĝkrura trifingra mevo (Rissa brevirostris) estas specio tre lokigita en eta regiono de subarkta Pacifiko. Krom la ruĝaj kruraoj de la nomo, ĝi estas tre simila al sia parenco multe pli konata; aliaj diferencoj inkludas la pli mallongan bekon kaj pli helajn grizajn flugilojn wings, kaj en la junuloj mankon de malhela traflugila bildo kun formo de "W" kaj de nigra fina vostostrio kiujn ja havas junuloj de Nigrokrura trifingra mevo. Kiel la Pacifika raso de Nigrokrura trifingra mevo, la Ruĝkrura trifingra mevo havas normalan malantaŭan fingron. Ĉar kelkaj ekzempleroj de Nigrokrura trifingra mevo havas ruĝecajn krurojn, ĉiu informo pri Ruĝkrura trifingra mevo for de la subarkta Pacifika teritorio devas certigi pri la aliaj diferencoj kaj ne nur la kloro de la kruroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj
  • Seabirds de Harrison, ISBN 0-7470-1410-8
  • Roger Peterson kaj aliaj, Guia de campo de las aves de España y de Europa, Omega, Barcelona.
  • C.Michael Hogan, Ecology of Staple Island, Lumina Press, Aberdeen (2005)
  • (April 1984) The Audubon Society Field Guide to North American Birds, Eastern Region. New York: Alfred A. Knopf. ISBN 0-394-41405-5. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Franclingva ejo pri Trifingra mevo]

Anglalingva ejo pri Trifingra mevo]