Krona vanelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Krona vanelo
En norda Tanzanio
En norda Tanzanio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Vanellus
Specio: V. coronatus
Vanellus coronatus
(Boddaert, 1783)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Charadrius coronatus Boddaert, 1783
Hoplopterus coronatus (Boddaert, 1783)
Stephanibyx coronatus (Boddaert, 1783)

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Krona vanelo, Vanellus coronatus, estas birda specio de la genro Vanellus, familio de Ĥaradriedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj. Ĝi rilatas al malpli disvastigitaj Nigroflugila vanelo, Vanellus melanopterus, kaj al Vanellus lugubris, kun kiuj ĝi kunhavas plumarajn karakterojn.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Krona vanelo estas facile rekonebla pro sia kombino de bruna kaj blanka koloroj. Pli precize ĝi havas brunajn dorson, kapon, kolon kaj bruston kaj blankajn subajn partojn, tre videblaj kiam la birdo kliniĝas por manĝopluki kaj montras ĉielen la voston. Brunaj vosto kaj brusto havas nigrajn fajnajn bordojn. Krome kaj pli signife kiel krono ĝi havas kontrastegan blankan ringon meze de nigra cirklo kiu inter okuloj atingas la bekobazon; sube estas iom hela aŭ blanka parto. Kruroj kaj beko estas ruĝaj sed tiu lasta havas pintoduonon nigran.

Maskloj (32 cm) estas averaĝe proksimume 3 % pli grandaj ol inoj. Junuloj estas pli senkoloraj, sed iom striaj ĉe flugiloj kaj dorso kaj ne havas ankoraŭ ruĝajn krurojn aŭ bekon.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi loĝas el la marbordo de Ruĝa Maro en Somalio ĝis tra tuta suda kaj orienta Afriko. Pli precize temas pri almenaŭ tri subspecioj: Vanellus coronatus coronatus, kiu troviĝas en Etiopio, Kongolo, Zambio kaj Sudafriko; Vanellus coronatus demissus estas endemisma de Somalio kaj Vanellus coronatus xeroptilus estas sufiĉe disigita.

La Krona vanelo preferas malaltajn sekajn herbejojn kiuj utilas kiel paŝtejoj aŭ povas esti brulataj. Ili ne loĝas montaron. En pluvaj regionoj, kiel partoj de Zambio kaj Zimbabvo, ĝi estas ĉefe sekasezona vizitanto. Tamen pluvoj en sekaj regionoj de norda Bocvano pliiĝas la loĝantaron. En Sudafriko la plej multnombra loĝantaro estas en seka centra regiono de Kalaharo.

Kvankam entute la specio estas ne tiom multnombra ol Armita vanelo, Vanellus armatus, la Krona vanelo estas la plej disvastigita afrika vanelo kaj en specifaj lokoj la plej multnombra vanelo. La loĝantaro pliiĝis fine de la 20a jarcento pro protektado kaj homa agado. Ankaŭ longviveco ĝis 20 jaroj helpas la sukceson de la specio.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La Krona vanelo kaj la pli malofta Nigroflugila vanelo, Vanellus melanopterus, foje alsociiĝas kaj ne agresemas unu la alian eĉ en bredaj teritorioj. Male maskloj de Krona vanelo agresas unu la alian dum bredosezono. La venkito devas agnoski lian malsukceson per specifa sinteno.

Koloritaj partoj de masklo briliĝas dum bredosezono. Montrado de lukta sinteno allogas la inon al la defendita teritorio. La ino, kiu akceptas masklon, sekvas lin dum la lukta montrado. Paroj povas esti dumvivaj. Ovodemetado antaŭas la pluva sezono kaj kovado estas farita de la ino. La masklo helpas nur dum varmaj tagoj kiam kovas aŭ umbrumas la neston.

Plenkreskuloj bruemas, agresemas kaj videbliĝas.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Ĉefe insektoj, sed pli specife termitoj estas dezirata kaj grava manĝaĵo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Roberts' Birds of Southern Africa. Kvina eldono. 1984. G.L. Maclean.
  2. Birds of Africa south of the Sahara. 2003. Sinclair I., Ryan P.
  3. Ward, D. Crowned Plover. En: The atlas of southern African birds. Vol. 1: Non-passerines.
  4. Waders of southern Africa. 1995. Hockey P.A.R., Douie C.
  5. Shorebirds: An identification guide. 1986. Marchant J., Prater T., Hayman P.