Longbeka kurlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Longbeka kurlo
Numenius americanus.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Numenius
Specio: N. americanus
Numenius americanus
Bechstein, 1812
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Longbeka kurlo, Numenius americanus, estas vadbirdo el la ordo de ĥaradrioformaj birdoj kaj familio de skolopedoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ties reprodukta medio estas herbejoj proksimaj de marbordoj kaj humidaj terkulturejoj en centra kaj okcidenta Norda Ameriko ĉefe el nordokcidenta Usono al Alasko. Ili estas migrantoj proksimen kaj vintras ĉe marbordoj de Usono kaj pli suden ĝis Meksikio kaj Gvatemalo. Ties loĝantaro draste malpliiĝis fine de la 19a jarcento pro troa ĉasado. Nombrado iomete repliiĝis lastatempe kaj fine de la 20a jarcento jam estas ĉirkaŭ 20,000 birdoj, kvankam la plej problemiga minaco estas perdo de ties medio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ili estas grandaj birdoj (el 50 ĝis 66 cm longaj, kun enverguro de 90 ĝis 100 cm); la inoj estas pli grandaj ol la maskloj. Plenkreskuloj havas tre longan bekon subenkurvitan -de ĉirkaŭ 20 cm, malhelan kaj iome rozkoloran sube ĉe la unua duono-, longan kolon kaj etan kapon. La kapo, kolo kaj subaj partoj estas helbrunaj. La dorso estas makulite malhelbruna. La vizaĝo estas hela kaj havas malheletan strion malantaŭokulan kaj pli malhelan ĉe krono. Ili montras cinamokolorajn striojn dumfluge. Kruroj estas grizbluaj.

Longbilledcurlew71.jpg

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Tiuj birdoj manĝas ĉe kampare plukante per rigardo sed ankaŭ per provotuŝado. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj vermojn en la interno, sed ankaŭ krustulojn kaj fiŝojn en marbordaj regionoj.

Tiuj birdoj maturiĝas je la kvara jaro. Nestoj lokiĝas surplanke en malferma herbejo. La ino demetas plej ofte 4 brunmakulitajn ovojn. Ambaŭ gepatroj kovas dum unu monato -laŭvice tage inoj kaj nokte maskloj- kaj zorgas la idojn, kiuj ekflugas post unu monato kaj duono.

Tiu specio vivas ĝis 10 jarojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]